Aŭtoritatema personeco

Aŭtoritatema personeco estas psika stato aŭ sinteno karakterizata per volo de absoluta obeo aŭ submeto al sia propra aŭtoritato, kune kun la plenumado de tiu volo per la subpremado de subordigitoj. Ĝi ordinare aplikas al individuoj, kiuj estas konataj aŭ rigardataj kiel homoj kun aŭtoritata, severa, aŭ subprema personeco kontraŭ subordigitoj.

Fruaj enketoj redakti

Psikologia kaj sociologia enketado pri aŭtoritatemaj personecoj ekis post la dua mondmilito, kiam Theodor W. Adorno, Else Frenkel-Brunswik, Daniel Levinson, kaj Nevitt Sanford teoriumis pri personeca tipo komuna al la "faŝismema individuo."[1] Ili nomis tion "la aŭtoritatema personeco" laŭe de pli fruaj verkoj de Erich Fromm, kiuj ankaŭ uzis tiun terminon.[2] Ĉar la historiaj influoj por ilia teorio inkludis la kreskon de faŝismo dum la 1930-aj jaroj, la dua mondmilito, kaj la Holokaŭsto, ĉefa komponaĵo de ilia "aŭtoritatema personeco" estis impresiĝemo pri antisemitaj ideologioj kaj kontraŭdemokratiaj politikaj kredoj. Ilia granda tekstaro de enketoj (konata kiel "la Berkeley-studoj") koncentris sin ĉefe ĉirkaŭ antaŭjuĝoj en psikoanaliza/psikosocia teoria kadro (t.e., Freŭda kaj Fromm-a).

Modernaj enketoj redakti

Pli modernaj studoj el modernaj psikologia kaj sociologia vidpunktoj revivigis kaj reinterpretis la koncepton. Bob Altemeyer kondukis serion de studoj pri tio, kion li nomis dekstra aŭtoritatemo (DA), kaj prezentis la plej lastan analizon de tia personeca tipo.[3] La fokuso de DA-a enketado estas politikaj preferoj, kiel mezurataj per enketoj, kiuj proponas tri tendencojn, rimarkitaj en akumiliĝoj de sintenoj. Ili estas:

  1. submetado al legitimaj aŭtoritatoj;
  2. agresado kontraŭ sankcie celitaj minoritataj grupoj;
  3. fidelo al valoroj kaj kredoj, perceptataj kiel aprobitaj de sekvataj estroj.

McCrae kaj Costa (1997)[4] raportas, ke la kvin ĉefaj dimensioj de malfermeco al novaj spertoj, kiel mezurita per la malfermeca mezurilo NEO-PI-R, negative korelacias kun DA (r=-0.57).

Pli lastatempe, Jost, Glaser, Kruglanski, kaj Sulloway (2003) proponis, ke aŭtoritatismo, DA kaj aliaj similaj konstruaĵoj de politika konservismo estas formoj de motivigita socia sciiĝo. Tiuj enketistoj proponas, ke konservismo havas similajn kvalitojn al aŭtoritatismo, kun rezistemo al ŝanĝiĝo, kaj justigo por neegaleco kiel kernaj komponaĵoj. Aldone, konservismaj individuoj bezonas regi necertecon kaj minacojn pro kaj situaciaj motivoj (ekz. strebo al sekureco kaj dominado en sociaj hierarkioj), kaj inklinaj motivoj (ekz. regado de teruro kaj memestimo).

Diversaj aŭtoroj rimarkis, ke la usona Respublikana politikisto Donald Trump uzas aŭtoritatemajn personecojn en sia prezidenta klopodo de 2016.[5][6]

Referencoj redakti

  1. Adorno, T. W., Frenkel-Brunswik, E., Levinson, D.J., Sanford, R. N. (1950). The Authoritarian Personality. Norton: NY.
  2. Baars, J. & Scheepers, P. (1993). "Theoretical and methodological foundations of the authoritarian personality". Journal of the History of the Behavioral Sciences, 29, pp. 345–353.
  3. Altemeyer, B. (1998). The other "authoritarian personality". Advances in Experimental Social Psychology, 30, 47-91.
  4. McCrae and Costa (1997). Conceptions and correlates of openness to experience. Handbook of Personality Psychology. (Hogan, R., Johnson, J., & Briggs, S., Eds). pp. 835–847. Academic Press: San Diego, CA.
  5. Taub, Amanda. The rise of American authoritarianism. Vox Media (1a de Marto, 2016). Alirita September 22, 2016.
  6. Paul David Miller (February 29, 2016). 5 Reasons Every American Should Oppose Donald Trump. retejo The Federalist. Alirita 22a de Septembro, 2016.

Vidu ankaŭ redakti

  1. Megalomanio
  2. Milgram-eksperimento
  3. Stanforda malliberejo-eksperimento