La A-374 estas andaluza ŝoseo inter la provincoj Kadizo kaj Malago. Temas pri la antaŭlasta ero de la rekta konekto de Sevilo kun la Suna Marbordo, kaj estas planoj por transformi ĝin en aŭtovojo.

Ĝi interŝanĝas kun la A-384 en Algodonales kaj direktas sin sudorienten, preterpasante la akvorezervujon de Zahara. Alias al municipoj El Gastor, Montecorto kaj Los Arenosos, antaŭ ties plej grava ligilejo, nome kun la A-372 kiu pluas al Grazalema. Antaŭ finalveni trapasas la naturan areon de la Rojo Kupil, pasas super la fervojo Bobadilla-Algeciras danke al alta trapasejo, kaj sekve sekvas deklivan areon por atingi al Arundo. La lasta kurbo estas la fama Curva de Los Descalzos (de senŝuuloj), ege danĝera, sed kun bela rigardejo al la Montaro de Arundo. Poste ĝi iĝas parto de la ĉirkaŭa ŝoseo Norde de Arundo, kaj post diversaj elirejoj al diversaj kvartaloj, oni alvenas al kruciĝo kie oni povas plusekvi al la Suna Marbordo laŭ la A-397, kiu finas en San Pedro de Alcántara.