La A-405 estas andaluza ŝoseo inter la provincoj Malago kaj Kadizo, Andaluzio, Hispanio.

Temas pri la plilongaĵo de la ŝoseo A-369 el Arundo al Gaucín. En siaj unuaj kilometroj permesas rimarkindajn vidaĵojn de la Suna Marbordo; el ĝi videblas la tuta arko el Marbella ĝis Tarifa.

La ŝoseo komunikas tiun malagan vilaĝon kun la kadiza San Roque laŭ itineraro paralela al la fervojo Bobadilla-Algeciras, kaj utilas al la intermezaj vilaĝoj survoje kiaj San Pablo de Buceite, Jimena de la Frontera (kie ekas la CA-8201 al Ubrique) kaj Castellar de la Frontera, havigante vidaĵojn de la Natura Parko Los Alcornocales. Ties lastaj kvar kilometroj kunformas varianton de la Stacio de San Roque kaj Taraguilla, evitante la antikvan trakonekton,[1] antaŭ ties fino en la elirejo 116 de la A-7.

Notoj redakti