A-maĵoro

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 23 mar. 2013.

A-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko a. La tonalon A-maĵoro oni indikas en la notacio per tri diesoj (f♯, c♯, g♯). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko a-c♯-e), oni nomas A-maĵoro.

A-maĵoro ofte estas sentata festa, hela kaj brila. A-maĵoro estas aparte taŭga tonalo por kantoakompanado sur gitaro, ĉar la bas-tonoj de la A-maĵora kadenco (d, e, a) egalas al la tri plej malaltaj, sen fingrometado plukendaj kordoj de la gitaro.

Verkoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti