Ans Bakker-ten Hagen

(Alidirektita el A.J. Bakker-ten Hagen)

Ans Bakker-ten Hagen estas nederlanda esperantisto. Ŝi dum multaj jaroj fone subtenis la agadon de sia edzo Hans Bakker, antaŭ ol mem pli elstariĝi en la internacia esperanto-movado: ŝi gvidis la organizan teamon de la UK 1988 en Roterdamo, en la estraro de UEA 2001-2004 ŝi respondecis pri la fakoj financo kaj administrado, kaj en la estraro de UEA 2004-2007 aldone pri la rilatoj de UEA al TEJO. En la komitato de UEA ŝi reprezentiĝis de 2001 ĝis 2010. Krome ŝi membras en la estraro de la Institucio Hodler.

Ans Bakker-ten Hagen

Ans Bakker-ten Hagen en aprilo 2004
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1941 (1941-02-26) (83-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj Esperanto
Nacieco nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Hans Bakker
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj LKK-prezidanto de la UK 1988 en Roterdamo, estrarano de UEA de 2001 ĝis 2007, estrarano de Institucio Hodler
vdr