Barbara Pietrzak

pola radio-ĵurnalisto kaj esperantisto
(Alidirektita el A. Barbara Pietrzak)

Agnieszka Barbara PIETRZAK ([pjetŝak], fraŭline PRZYBYSZ; Varsovio, 18-a de junio 1944) estas pola radio-ĵurnalisto[1] kaj esperantisto, komitatano, estrarano de UEA (2007-2016) kaj akademiano (ekde 2011).

Barbara Pietrzak
Barbara Pietrzak, Roterdamo, 2007
Barbara Pietrzak, Roterdamo, 2007
Persona informo
Naskonomo Agnieszka Przybysz
Naskiĝo 18-an de junio 1944 (1944-06-18) (79-jaraĝa)
en Varsovio,  Pollando
Lingvoj Esperantopolarusaitala
Nacieco pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Marek Pietrzak
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantisto
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis en Varsovio. Ŝia edzo estis Marek Pietrzak, fondinto de Pola Esperanto-Junularo kaj ĝenerala sekretario de TEJO.

Esperanto redakti

Eklernis Esperanton kiam ŝi havis 15 jarojn, ĉe Junulara Kultur-Domo, kie dum tiuj jaroj instruis Roman Dobrzyński,[2] kiu poste konatiĝis kiel esperantlingva televidraportisto kaj dokumentaristo.

Ŝi estas ankaŭ vicprezidanto de Pola Esperanto-Asocio (ekde 2013, en la jaroj 2011-2013 estrarano), ĉefredaktoro de Pola Retradio en Esperanto (ekde 2011) kaj Pola Esperantisto (ekde 2012). Krome, ŝi membras ankaŭ en la Akademio Literatura de Esperanto.

En la jaroj 20072013 ŝi estis Ĝenerala Sekretario de UEA.

Pietrzak eklernis Esperanton kiel skolto en 1958 kaj partoprenis la Infanan Kongreseton dum la jubilea UK en Varsovio en 1959. Membro de Pola Esperanto-Asocio, aktivulino de Pola Esperanto-Junularo kaj TEJO (1962-1965), interalie PEJ-sekretario kaj kunlaboranto de la PEJ-organo Tamen.

Ekde 1968 ŝi estis redaktoro kaj de 2000 ĝis 2007 la lasta estro de la Esperanto-redakcio de Radio Polonia, la poreksterlanda fako de Pola Radio. Kiam la mallongondaj elsendoj finiĝis kaj estis anstataŭigitaj per podkastaj programoj de Pola Radio komence de 2007, ŝi emeritiĝis kaj transdonis la estradon al Gabriela Kosiarska, sed daŭre helpis kaj kontribuis ĝis la ĉesigo de la elsendoj komence de 2011.

Post la plena ĉesigo de la E-podkastoj de Pola Radio, ŝi iniciatis – nun sendepende de Pola Radio – la pludaŭron de la E-podkastoj helpe de pluraj eksmembroj de la E-redakcio de Pola Radio. En 2011 komenciĝis regulaj elsendoj, du fojojn ĉiusemajne ĉe Pola Retradio en Esperanto.

En la organizita Esperanto-movado en Pollando ŝi reaktiviĝis en la 1980-aj jaroj, redaktante kelkajn numerojn de Pola Esperantisto. Komence de la 1990-aj jaroj ŝi fariĝis prezidantino de la pola IKUE-sekcio kaj oficis ĝis ĝia malfondiĝo. Ŝi estis ankaŭ estrarano de IKUE kaj redaktis la bultenon de la pola sekcio. Ekde 1995 individua membro de UEA.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti