Atanas D. Atanasov

bulgara esperantisto
(Alidirektita el A. D. ATANASOV)

Atanas Danĉev ATANASOV (pseŭdonimo: Ada; naskiĝis la 12-an de februaro 1892 en Sofio; mortis en 1981) estis bulgara esperantisto, privata oficisto, antaŭe gimnazia instruisto de literaturo kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Atanas D. Atanasov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1892 (1892-02-14)
en Sofio,  Princlando Bulgario
Morto 23-an de marto 1981 (1981-03-23) (89-jaraĝa)
en Sofio,  Popola Respubliko Bulgario
Lingvoj Esperantobulgara
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantistoekonomikisto
vdr

Esperanta agado redakti

En 1910 li fondis kaj prezidis studentan Esperanto-grupon ĉe la Sofia Universitato. En 1911 li estis sekretario de Bulgara Esperantista Ligo BEL, de 1920 ĝis 1926 vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) kaj redaktanto de ĝia periodaĵo "Bulgara Esperantisto". Li estis prezidanto de BEA de 1927 ĝis 1928.

Verkoj redakti

Atanasov verkis lernolibrojn, el kiuj unu aperis en 7 eldonoj kaj 36 000 ekzempleroj. Lia Bulgara-Esperanta vortaro kun 30 510 kapvortoj aperis en 1961 en Sofio ĉe la Ŝtata Eldonejo “Nauka i Izkustvo” (630, [2] p. 21x15 cm). Li estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

De li aperis la traduko La Familio Gerak de Elin Pelin. Lingvaj studoj troviĝas en La Lingva Esenco de Esperanto (1983).

redakti

Mallonga nekrologo aperis en Internacia Ĵurnalisto, aprilo 1981. En ĝi estas menciita kiel mortodato la 23-a de marto 1981.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti