Adriana J. Middelkoop

(Alidirektita el A. J. MIDDELKOOP)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Adriana J. MIDDELKOOP (naskiĝis en 1913, mortis la 14-an de novembro de 2009 en Hilversum), d-rino, estis nederlanda Esperantistino kaj vortaristo, unu el malmultaj docentoj pri Esperanto en la movada historio.

Adriana J. Middelkoop
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1913 (1913-01-01)
Morto 14-an de novembro 2009 (2009-11-14) (96-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Middelkoop lernis la lingvon en la tridekaj jaroj, aktivis je loka nivelo, ekde ĉ. 1965 en la ekzamena komisiono, kaj dum 15 jaroj en la estraro de Nederlanda Esperanto-Asocio. Ŝi plie membris en la ŝtata komisiono por la ekzamenoj pri instrukapableco. Ŝi lekciis pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo dum dek jaroj inter 1969 kaj 1979 kaj verkis artikolojn i.a. pri leksikografio kaj terminologio.

Ŝi estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio de 1988.

La vortaro Nederlanda-Esperanto kaj Esperanto-Nederlanda redakti

Inter 1969 kaj 1985 Middelkoop okupiĝis pri la verkado de pli ol 400-paĝa dudirekta vortaro Nederlanda-Esperanto kaj Esperanto-Nederlanda nome Nederlands-Esperanto-Nederlands. Tiuepoke forte sentiĝis manko de moderna, iom ampleksa vortaro, ĉar la lasta granda vortaro nederlanda, tiu de van Straaten jam aperis en 1933. La unua eldono de la Middelkoop-vortaro aperis en 1971 ĉe prestiĝa eldonejo en la serio "Prisma"-Vortaroj. Ĝia dua, reviziita (kaj plilarĝita) eldono (1986) atingis represon jam en 1987. Skanita same kiel aliaj vortaroj de la eldonejo ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas havebla laŭmende reproduktita, tamen ne plu aktualigita. Tiu multe laŭdata laboraĵo estis universale uzata en la nederlanda kaj flandra movadoj. Ĝi fariĝis la bazo de nova dudirekta vortaro Nederlanda-Esperanto-Nederlanda de Petro De Smedt (2004).

Verkoj redakti

  • Elektitaj eldiroj de la sankta profeto Mohammad: la paco kaj la benoj de Allah estu kun li (trad. A. J. Middelkoop, 1991)
  • Elektitaj partoj el la verkoj de la promesita mesio (trad. A. J. Middelkoop, 1991)
  • Doktoro Zamenhof, Esperanto kaj la Esperanto-movado, s.j. [1950]
  • Humoristische trekken in de Esperanto-literatuur: openbare les gegeven ter gelegenheid van de toelating als privaat docent in het Esperanto aan de Universiteit van Amsterdam op 29 april 1969 (Humuraj trajtoj en la Esperanto-literaturo: publika lekcio donita je la komenco de la privatdocenteco pri Esperanto en la Universitato de Amsterdam la 29an de aprilo 1969)
  • Vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands (1971, 1986, 1987)

Eksteraj ligiloj redakti