Alexander William Thomson

brita esperantisto
(Alidirektita el A. W. Thomson)

Alexander William Thomson (toms‘n) (pseŭdonimo Avoto; naskiĝis la 15-an de marto 1896 en Hammersmith apud Londono – mortis en 1982) estis brita esperantisto, honora membro de la UEA kaj taksa komizo en fabrikejo de elektraj kabloj.

Alexander William Thomson
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1896 (1896-03-15)
en Hammersmith
Morto 30-an de novembro 1981 (1981-11-30) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis esperantisto de 1911. Thomson estis fondinto de grupo en Bexleyheath (instruis al skoltoj kaj al belgaj rifuĝintoj), 1914, fondinto kaj prezidanto de Skolta Esperantista Ligo en 1918, kaj fondinto de Psiĥa Esperanto-Ligo en 1934. Li predikis ĉirkaŭ 12-foje ĉe Esperanto-diservo en Londono.

Gutaro, 1979.

Post la Dua Mondmilito li aparte engaĝiĝis pri geografio, antropologio kaj etnografio; en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li estis unu el la estraranoj de Internacia Geografia Asocio, kolektiĝinta ĉirkaŭ la esperantista ĵurnalisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj.

Sub la pseudonimo Avoto Thomson verkis diversajn artikolojn kaj versojn en Esperantaj gazetoj. En Brita Esperantisto li prizorgis rubrikon pri lingvaj kaj gramatikaj temoj.

Verkoj redakti

  • 1918: „Rimvortaro Esperantista“, 1918.
  • 1959: Memuaro pri geografiaj nomoj.
  • 1979: Gutaro (poemaro)

Fontoj redakti

  • 1984: William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
  • 1934: Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 540.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Biografieto kun foto ĉe "Originalaj aŭtoroj de Esperanto".