Airbus A310

(Alidirektita el A310)

La Airbus A310 estas pasaĝeraviadilo de Airbus, kiu estis ellaborita en 1983. A310 estas malgrandigita versio de Airbus A300, kiu estis la unua pasaĝeraviadilo de Airbus.

Airbus A310

Airbus A310-304 de Air Transat, 2009.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Airbus
Unua flugo: 3-an de aprilo 1982
Enkonduko: 29-an de marto 1983
Produktperiodo: 1983-1998
Produktkvanto: 255
vdr

A310 estis operaciita de aerlinioj, kiuj bezonis malgrandan kaj efikan pasaĝeraviadilon por mezdistanca flugo. Aerlinioj kiel Swissair kaj Air Transat (Kanada malaltkosta aerlinio) operaciis A310.

Historio redakti

Dum la prilaboro de A300, Airbus konsideris pri bezono de malgranda aviadilo, kiu ebligus mezdistancan flugon. Tiutempe aerlinioj kiel Swissair (Svislanda aerlinio) kaj Lufthansa bezonis reĝionan pasaĝeraviadilon, kiu ne konsumis grandan kvanton da fuelo.

Airbus prezentis A310 en Hanovera aerekspozicio. En 1978, Swissair kaj Lufthansa ordonis A310. La Swissair estis unua aerlinio, kiu ordonis A310 por anstataŭi McDonnell Douglas DC-9 en siaj ĉefaj Eŭropaj flugvojoj. A310 estis unue enkondukita en Swissair, en 1983.[1] Kiel mezdistanca pasaĝeraviadilo, A310 estis operacitaj de multaj aerlinioj kiel Singapore Airlines (23) kaj Pan Am (20), Lufthansa (18) kaj KLM (10), ktp. Ankaŭ A310 estis fabrikita kiel fuelciserna aviadilo por milita celo.

Post la oficiala fino de produktado en 2007, Restaj A310-oj estis modifita kiel A310-200F aŭ -300F, larĝkorpa versio. Nuntempe usona loĝistika kompanio FedEx Express operacias 68 A310. La Reĝa Kanada Aerarmeo operacias 5 Airbus CC-150 Polaris por transporto de VIP, kiuj estas variantoj el A310-300, antaŭe Wardair kaj Canadian Airlines posedis.[2]

Modelo redakti

  • A310-200 (1982) : Unua versio de A310.
  • A310-200C : Ŝargo-Pasaĝera Konvertebla versio de A310-200.
  • A310-300 (1985) : Plibonigta versio de A310.
  • A310-300C : Ŝargo-Pasaĝera Konvertebla versio de A310-300.
  • A310-200F (-300F) : Ŝarga versio de 200 kaj 300 serio. Nuntempe FedEx Express operacias.
  • A310 MRTT : Multrola Fuelcisterna Transporto (angle Multi-Role Tanker Transport). Fuelcisterna aviadila modelo de A310. Nuntempe Germana kaj Kanada Aerarmeo operacias.

Specifaĵo redakti

Diametroj
A310-200[3] A310-300[4]
Longo 46.7m 46.7m
Alto 15.8m 15.8m
Enverguro 43.9m 43.9m
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso (MTOW) 142t 164t
Maksima Surteriga Maso (MLW) 123t 124t
Povumo
Transporta kapableco 275 pasaĝeroj 275 pasaĝeroj
Povejo Du CF6-80C2A2 aŭ P&W JT9D-7R4 Du CF6-80C2A8 aŭ P&W PW4156A
Maksimuma rapido 900km 900km
Flugdistanco 4,600km 9,600km

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti