ABC-insuloj

Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo traktas la karibajn ABC-insulojn. Pri la alaskaj insuloj vidu ABC-insuloj (Alasko).

ABC-insuloj (Malgrandaj Antiloj) estas esprimo por la insuloj Aruba (Arubo), Bonaire (Bonero) kaj Curaçao (Kuracao), kiu apartenas geografie al la Sud-Ameriko, ĉar ili troviĝas sur la sudamerika kontinenta soklo. Aldone al ĉi tiuj tri ĉefaj insuloj, ekzistas la neloĝataj insuletoj Klein Curaçao kaj Klein Bonaire.

ABC-Insuloj
Willemstad sur Curaçao
Willemstad sur Curaçao
Akvejo Kariba Maro
Arkipelago Ĉebordaj Antiloj
Geografia situo 12° 11′ N, 68° 59′ U (mapo)12.186111111111-68.989444444444Koordinatoj: 12° 11′ N, 68° 59′ U (mapo) f1
Mapo de ABC-Insuloj
Nombro de insuloj 3
Ĉefa insulo Curaçao
Tuta areo 925 km²f1
Loĝantoj 225 000 f2
Information icon.svg
vdr

Ĉiuj tri insuloj estas parto de Nederlando. Arubo kaj Curacao estas aŭtonomaj memstaraj landoj ene de Reĝlando de Nederlando. Bonero estas speciala komunumo rekte apartenanta al Nederlando. Ili povas esti komparataj kun la SSS-insuloj kiuj estas Saba, Sint Eustatius kaj Sint Maarten - la unuaj du estas specialaj komunumoj de Nederlando, kaj Sint Maarten estas memstara membro de Nederlando.

LingvoRedakti

La ĉiutaga lingvo sur la ABC-insuloj estas Papiamento. Kontraŭe al la aliaj (antaŭaj) Nederlandaj Antiloj (la tn. SSS-insuloj) kie ĝi estas la angla.

KomparoRedakti

 
Loko de la insuloj ABC en Karibio, de okcidento al oriento: Arubo, Kuracao, Bonero.
  • De okcidento al oriento la ordo estas jena: Aruba, Curaçao, Bonaire.
  • De multaj ĝis malmultaj loĝantoj la ordo estas: Curaçao, Aruba, Bonaire.
  • De granda ĝis malgranda areo la ordo estas: Curaçao, Bonaire, Aruba.

HistorioRedakti

Arubo (Aruba) estis malkovrita la 6-an de julio 1499 de la hispana maristo Alonso de Ojeda kaj tiam ricevis la nomon Oro Hubo.

Bonero (Bonaire) estis malkovrita la 6-an de septembro 1499 de la hispana maristo Alonso de Ojeda dum ekspedicio gvidata de Amerigo Vespucci kaj ricevis la nomon Isla de Palo Brasil .

Kuracao (Curaçao) estis malkovrita la 26-an de julio 1499 de la hispana maristo Alonso de Ojeda kaj ricevis la nomon Isla de los Gigantes (Insulo de la gigantoj).

La insuloj unue nederlandiĝis per la konkeroj de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio en la 17-a jarcento. Poste, la insuloj apartenis al Britio, Francio kaj Nederlando.

Kun la Brita-Nederlanda Traktato de 1814, Nederlando finfine ekposedis la insulojn en 1816. La kolonio Curaçao en Onderhorigheden inkluzivis Kuracaon, Arubon kaj Boneron. En 1828 tio estis kunfandita kun la kolonio Sint Eustatius en Onderhorigheden, kiu inkluzivis la SSS-insulojn (Bovenwindse Eilenden Sint Eustatius, Saba kaj Sint Maarten) en la nordorienta Karibio, kaj la kolonion Surinamo por formi kolonion de la Gouvernement-Generaal van's rijks West-Indische bezittingen kaj administrita el Paramaribo en Surinamo. En 1845 ĉi tiu kolonio disiĝis denove. La kolonio Curaçao en Oderhorigheiden nun konsistis el Kuracao, Arubo, Bonero, Sint Eustatius, Sint Maarten kaj Saba.

En 1948 la kolonio renomiĝis Nederlandse Antillen (Nederlandaj Antiloj).

En 1951 la insuloj ricevis siajn proprajn reguligajn povojn ene de la kolonio per la Eilandenregeling Nederlandse Antillen.

Fine de 1954, la kolonio de Nederlandaj Antiloj ricevis la statuson de interne aŭtonoma lando de la Reĝlando de Nederlando per la Statuut voor het Koninkrijk der Nederlanden (Esperanto: Statuto de la Reĝlando de Nederlando).

En 1986, Arubo forlasis la landon kaj ekde tiam estas sendependa lando ene de la Reĝlando de Nederlando.

La 10-an de oktobro 2010 dissolviĝis la Nederlandaj Antiloj. La interne aŭtonomaj landoj Curaçao kaj Sint Maarten kaj la specialaj komunumoj Bonaire, Sint Eustatius kaj Saba, kiuj apartenas al Nederlando, ekestis. La tuto de la nederlanda Karibio estis de tiam oficiale nomata Caribisch deel van het Koninkrijk.

Vidu ankaŭRedakti

Ĉebordaj Antiloj

Ekstera ligiloRedakti

(en) ABC Islands Compared