Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio

(Alidirektita el AFEF)

Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF) (germane: Österreichischer Eisenbahner Esperanto-Verband), landa asocio de IFEF

Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio
organizaĵo • esperanto-organizaĵo
Komenco 10-a de aprilo 1960 vd
vdr

AFEF estis fondita la 10-an de aprilo 1960 en Linz kun prezidanto inĝ. Erich EICHINGER kaj "AFEF" sidis en Vieno. Ekde la jaro 1967 prezidanto inĝ. Walter HUBER seninterrompe gvidis la asocion ĝis la malfondiĝo 2009 en Linz.

Ĝi estas la oficiala landa organizaĵo de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio - IFEF - kaj kiel sekcio parto de la kulturfederacio de la aŭstraj fervojistoj. Bulteno - Aŭstria Fervojisto , la gazeto de la federacio, aperis laŭ propra indiko "laŭeble trifoje po jaro"; ĝia redaktanto estis s-ro Leopold PATEK [LEopold PAtek] el Klosterneuburg ĝis la lasta aperinta numero en 2009. Celo de la organizaĵo estis la plivastigo de Esperanto, ĉefe ene de la fervojistaro.

Historio redakti

Jam en 1910 fervojistoj en tiama Aŭstrio-Hungario agadis kiel esperantistoj. Tiom la fervoja ministerio dissendigis cirkuleron pri "Uzado de la lingvo Esperanto por celoj de internacia komuniko sur fervojo". En la jaroj antaŭ la unua mondmilito la Imperiestra-Reĝa Ministerio por fervojaj Aferoj eldonis du ĉarmajn ilustritajn broŝurojn kun po pli ol 100 paĝoj, kiuj priskribis multajn gravajn fervojajn liniojn kaj vojaĝeblecojn en la tiama Aŭstria-Hungara Monarkio.

"Fervoja Esperantisto" n-ro 4/1911 enhavis 34 membroadresojn (la plej multajn en la posta Ĉeĥoslovakio). Ankaŭ inter la du militoj ekzistis respektivaj grupoj, ekz. en 1923/24 sub Hugo STEINER, 1929 sub J. ZINK, kiu estis ankaŭ asesoro (delegito). La 14.6.1925 Aŭstriaj Fervojoj-Ĝeneraldirekcio enketigis la nombron de fervojistoj parolantaj aŭ lernontaj Esperanton. En 1929 la ministerio eldonis gvidfoliojn.

Post la dua mondmilito la fervojista esperantistaro de Aŭstrio laboris en la kadro de la Aŭstria Esperantista Federacio. Fondiĝis faka grupo nomita "Fervojista Esperanto-Fakgrupo Aŭstrio". Tiu fakgrupo en 1949 kotizis ĉe IFEF por 45 membroj kaj jam en 1950 sukcesis organizi la 2an IFEF-kongreson en Salzburg (Salcburg). Ekde aŭtuno 1956 aperis propra organo, nomata "Bulteno de la Aŭstria sekcio de IFEF". Redaktis ĝin dipl. inĝ. Fritz TSCHOM.

Sub gvidado de la fervojistaj esperantistoj estis inaŭgurita Esperanto-strato en Knittelfeld. La 26an de Julio 1958 estis starigita ZAMENHOF-monumento en Vieno (Wien). Iniciatinto estis la direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo Kortega Konsilisto H. Steiner. Same en 1958 aperis ilustrita gvidlibro "Per la fervojo tra Aŭstrio". La 11a IFEF-kongreso okazis 1959 en Linz kun postkongreso en Vieno.

La 10an de Aprilo 1960 fondiĝis memstara organizo Aŭstria Federacio Esperantista Fervojista.

En la 55a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno, kiun malfermis la aŭstria ŝtata prezidento s-ano Franz JONAS, AFEF organizis fakprelegon "La aŭtomata kuplilo". La 27a IFEF-kongreso okazis en Villach 1975, ĉiuj lokaj gazetoj raportis pri la kongreso. Post longaj diskutadoj en la jarkunveno la 21an de oktobro 1978 oni balotis pri novaj ŝtatutoj de la federacio. La titolo de AFEF ekde tiam estas Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio.

En la 74a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno 1992 la asocio okazigis altvaloran kontaktkunvenon kun fakaj prelegoj, krome tre interesan fakan ekskurson al la centra ranĝostacio.

La kvaran fojon post la milito AFEF invitis la IFEF-kongreson al Aŭstrio (la 46an en Krems) 1994.

En la jaro 1996 venis letero al AFEF de la vicprezidanto de Aŭstria Paneŭropa-Movado d-ro Paul Rübig (Paul RUEBIG) Membro de Eŭropa Parlamento (MEP) ke Paneŭropa Unio agas ankaŭ por komuna eŭropa lingvo: la latina, sed li persone jene opinias: "Kompreneble mi jam ofte pripensis la temon de pli facila komunikado ene de la Eŭropa Unio kaj principe mi favoras komunan lingvon por Eŭropo. Jam nun la peno por interna komunikado estas ege granda kaj ĉiu plia membro tion eĉ pli grandigas. Volonte mi pretas subteni la enkondukon de Esperanto ene de la Eŭropa Unio." (la citaĵo el la letero de d-ro RUEBIG al AFEF 1996.)

La 56a IFEF-kongreso 2004 en Sopron/Hungario estis eksterordinara, ĉar Hungara Fervojista Esperanto-Asocio (HFEA) kaj AFEF komune aranĝis la kongreson sub la slogano: Unuecan Eŭropan Fervojon!

En la solena inaŭguro de la 60-a Kongreso de IFEF, la 18-an de majo 2008 en Poznano, Pollando, estis honorigata la vicprezidanto de AFEF Martin STUPPNIG kiel Honora Membro de IFEF.

La 22-an de junio 2009 Eksterordinara Ĝeneralkunveno en Linz decidis pri malfondiĝo de AFEF la 31-an de decembro 2009. Kaŭzo estas, ĉar AFEF perdis sian asocian klubejon en Vieno pro malkonstruado de Suda Stacio por fari lokon por la nova Ĉefstacio Vieno (germane Hauptbahnhof Wien). Alia kaŭzo estas ke pro daŭra malgrandigo de la nombro da fervojistoj (de 65.000 al 42.000) ne plu eblas varbi novajn adeptojn por Esperanto kaj funkciulojn por la AFEF-estraro.

EksAFEF-anoj restas en Esperanto-sekcio de la Kultura Asocio de Fervojistoj en Aŭstrio.

Eksteraj ligiloj redakti