Areo de Liberkomerco de Ameriko

(Alidirektita el ALKA)

Areo de Liberkomerco de Ameriko - mallonge ALKA aŭ angle: Free Trade Area of the Americas (FTAA); hispane: Área de Libre Comercio de las Américas (ALCA), portugale: Área de Livre Comércio das Américas (ALCA) aŭ france: Zone de libre-échange des Amériques (ZLEA))- estas projekto kiun Usono celis por krei sur la tuta amerika kontinento unu solan unuecan liberkomercan merkaton.

Blazono de Areo de Liberkomerco de Ameriko (ALKA).

La projekto fiaskis en 2006 dum la pintkunveno en Kordobo, Argentino, kie la plej gravaj latinamerikaj landoj, precipe Brazilo kaj Venezuelo, rifuzis ĝian starigon.

Vd pli detale la artikolon de Emir Sader, en Le Monde diplomatique en Esperanto.