APLV, Association des professeurs de langues vivantes en la franca, Asocio de instruistoj de vivantaj lingvoj estas franca asocio de fakuloj kreita en 1902 kiu grupigas instruistoj de vivantaj lingvoj, de ĉiuj edukaj niveloj, por ĉiuj lingvoj. Ĝi agadas por lingva diverseco en la franca eduksistemo kaj faciligas pripensadon rilate pedagogiajn praktikojn de instruistoj de vivantaj lingvoj.

APLV estas membro de la internacia federacio de instruistoj de vivantaj lingvoj (FIPLV). Ĝi subskribis la eŭropan ĉarton pri plurlingveco.

Revuo Les Langues ModernesRedakti

APLV eldonas trimonatan revuon Les langues modernes (Nuntempaj lingvoj), kreitan en 1906. Ĝi enhavas artikojn pri ĝenerala instruado de lingvoj, lingvoscienco en rilato kun instruado de lingvoj, instituciaj informoj, didaktiko de lingvoj, lingvopolitiko, anoncoj de kolokvoj kaj novaj eldonoj, ekzercoj por lingvokurso de elementa ĝis universitata nivelo. Ĝi estas referenco por aktivaj aŭ estontaj lingvo-instruistoj kaj ĉiuj personoj kiuj interesiĝas pri lingvoinstruado aŭ plurlingveco.

Eksteraj ligilojRedakti