A History of British Birds

A History of British Birds (Historio de britaj birdoj) estas libro pri natura historio de Thomas Bewick, publikita en du volumoj. Volumo 1, "Land Birds" (Terbirdoj), aperis en 1797. Volumo 2, "Water Birds" (Akvobirdoj), aperis en 1804. Suplemento estis publikita en 1821. La teksto de "Land Birds" estis verkita de Ralph Beilby, dum Bewick respondecis pri la teksto de la dua volumo. La libro estis admirir ĉefe pro sia belo kaj klareco de la bildoj de Bewick, kiuj estas amplekse konsiderataj lia plej fajna verko, kaj inter la plej fajnaj en tiu etoso.

A History of British Birds
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Bewick
Lingvoj
Eldonado
Eldonejo Longman
vdr

Ĝeneralaĵoj redakti

British Birds estis komparata kun verkoj de poezio kaj literaturo. Ĝi ludas elstaran rolon en la roamno de Charlotte Brontë nome Jane Eyre. William Wordsworth gratulis Bewick en la unuaj versoj de lia poemo "The Two Thieves" (la du ŝtelistoj): "Oh now that the genius of Bewick were mine, And the skill which he learned on the banks of the Tyne."

La libro estis fakte la unua "kampogvidilo" por nefakuloj. Bewick havigas taŭgan ilustraĵon de ĉiu specio, el naturo se eblis, aŭ el haŭtaĵoj. Oni listigas kaj komunajn kaj sciencajn nomojn, citante la nomigajn aŭtoritatojn. La birdospecio estas priskribita, kun ties distribuado kaj kutimaro, ofte kun etenda citaĵaro el presitaj fontoj de korespondantoj. Tiuj kiuj havigis haŭtaĵojn aŭ informaron estis dankitaj. La specioj estas grupitaj en familioj kiaj tiuj "Of the Falcon" (de falkoj), uzante la tiamajn limigitajn kaj konfliktajn sciencajn fontojn. La familioj de terbirdoj estas poste grupigitaj en rabobirdoj, ĉiomanĝantaj birdoj, insektomanĝantaj birdoj, kaj grenovoraj birdoj, dum la familioj de akvobirdoj estas simple listitaj, sen rilataj familioj.

La informo pri ĉiu specio komencas en nova paĝo; ĉiuj spacoj ĉe la fino de informo estas plenigita per bildetoj, ofte humoraj eltranĉĵoj de kampara vivo. British Birds restas presebla, kaj allogis la atenton de aŭtoroj kiaj Jenny Uglow. La kritikistaro notis la kapablon de Bewick kiel naturalisto same kiel gravuristo.

Priskribo redakti

Klasigo redakti

Ricevo redakti

En kulturo redakti

Bildaro redakti

Jene estas selekto de bildetoj el la libro, kie ne estas notaj klarigoj.

Notoj redakti