A Princesa e o Robô

A Princesa e o Robô (La Princino kaj la Roboto) estas la dua longdaŭra movbilda filmo de Turma da Mônica (Grupo de Monika), kio estas bildliteratura serio. Tiu brazila filmo estis kreita de Maurício de Sousa - jen la desegnisto kaj kreanto de la serio - kaj Reinaldo Waisman. La filmo estas aventura filmo.

A Princesa e o Robô
longa movbilda filmo
Originala titolo A Princesa e o Robô
Originala lingvo portugala lingvo
Kina aperdato 23 dec. 1983
Reĝisoro(j) Maurício de Sousa
Muziko de Maurício de Sousa
IMDb
vdr

La historio okazas en la planedo Tero, en la fikcia planedo Cenourando (portugallingva supozata gerundio de cenoura (cenoura+ando), cenoura signifas karoto, ebla esperanta traduko: Karotato), en la sidera spaco kaj en la fikcia stelo nomata je Pulsar (Pulsi aŭ Brilpulsi). La komenco estas klarigo pri la ekzisto de la stelo Pulsar kaj la legendo pri tiu stelo; post tio la loko estas ŝanĝita al la Tero kie ekaperas la gravulo kaj li ekklarigas pri kio okazis al li. En momento de tiu klarigo la loko ŝanĝas al la Cenourando kie estas okazinta konkuro kie la gravulo estas maljuĝita kaj forte tirita al Tero. La gravulo bezonas trovi koron por povi edziĝi kun la princino Mimi, kaj tio estas la plej grava elemento de la filmo, tio estas trovi koron por edziĝi.

Eksteraj ligiloj redakti