A Saucerful of Secrets

albumo de Pink Floyd
(Alidirektita el A saucerfull of Secrets)

A Saucerful of Secrets estas la dua albumo de la angla rokgrupo Pink Floyd, eldonita je la 29-a de junio 1968. Ĝi estis surbendigita en la studioj Abbey Road en 1967 kaj 1968. Tiu albumo estas la lasta partopreno de Syd Barrett al Pink Floyd: kaŭze de la malboniĝo de sia mensa sano, la eksa gvidanto nur komponis unu kanton, "Jugband Blues" kaj gitaris en nur du aliaj: "Remember a Day" kaj "Set The Controls for the Heart of the Sun", kune kun sia amiko la gitaristo David Gilmour, kiu astantaǔis lin por la ceteraj kantoj kaj iĝis plejparta ano de la grupo. "Corporal Clegg" estas la unua kanto skribata pri la patro de Roger Waters, kiu mortis dum Dua Mondmilito. Roger Waters estis skribonta plue pri sia patro en la albumoj The Wall kaj The final cut.

A Saucerful of Secrets
Artisto Pink Floyd
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 29-an de junio 1968
Daŭro 39'25
Ĝenro Psikedela rokmuziko
Progresiva roko
Firmao EMI, Columbia
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
The Piper at the Gates of Dawn
(1967)
Sekva muzikalbumo
More
(1969)
vdr

Kantoj redakti

Flanko A

Titolo Verkisto(j) Ĉefa kantado Daǔro
1 Let There Be More Light Waters Gilmour, Wright 5'38
2 Remember a day Wright Wright 4'33
3 Set the Controls for the Heart of the Sun Waters Waters 5'28
4 Corporal Clegg Waters Gilmour, Mason 4'13

Flanko B

Titolo Verkisto(j) Ĉefa kantado Daǔro
5 A Saucerful of Secrets Gilmour, Mason, Waters, Wright Instrumenta 11'58
6 See-saw Wright Wright 4'36
7 Jugband blues Barrett Barrett 3'00

Laborantaro redakti

Pink Floyd redakti

Aliaj muzikistoj redakti

  • Norman Smith – drumo kaj ĥoro en "Remember a Day" , Muzikproduktisto
  • La "Stanley Myers" Orkestro
  • The Salvation Army (The International Staff Band)

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "saucerful of Secrets" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "A Saucerful of Secrets".