Uttigen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Aarbord)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Uttigen (stacidomo).


Uttigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1804 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Uttigen
Blazono de Uttigen
Blazono de Uttigen
Blazono de Uttigen
Uttigen
Uttigen
Uttigen vintre
komunumo en Svislandosetlejo
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 47′ 45″ N 7° 34′ 35″ O / 46.79583 °N, 7.57639 °O / 46.79583; 7.57639 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 45″ N 7° 34′ 35″ O / 46.79583 °N, 7.57639 °O / 46.79583; 7.57639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1804
Areo 3,05 km²
Alteco 544 m super marnivelo
Poŝtkodo 3628
Komunumkodo 0885
Mapo de Uttigen
Mapo de Uttigen
Mapo de Uttigen
vdr

Geografio redakti

Uttigen situas en la Svisa Mezlando ĉe la okcidenta bordo de la rivero Aro, proksimume 6 kilometrojn nordnordokcidente de la urbo Thun. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo, sud de la stacidomo la kvartalo Stägmatt, en nordo la setlejo Aarbord kaj en sudokcidento la setlejo Uttigguet kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,05 km², de kiuj 32,5% estas kovritaj de arbaro, 46,2% servas por agrikulturo kaj 18,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Uttigen limas en nordo al Jaberg, en nordoriento al Kiesen, en oriento al Heimberg, en sudo al Uetendorf, en okcidento al Kienersrüti, en sudokcidento al Kirchdorf.

Trafiko redakti

Tra Uttigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Thun. Laŭlonge de la orienta komunumlimo pasas la svisa aŭtovojo A6, al kiu la plej proksima alveturejo situas 1 kilometron oriente de la komunumo sur la teritorio de la komunumo Heimberg. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Berno al Thun kun stacidomo en Uttigen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Uttigen datiĝas el la jaro 894 kiel Utingun. En la 13-a jarcento sur la roka teraso supre de Aro estis konstruita la Burgo Uttigen kiel kontrolejo de la trafiko inter la Mezlando kaj la Oberlando. La vasta urbosimila instalaĵo estis unu el la plej grandaj fortikaĵoj sur la teritorio de la aktuala Kantono Berno. En la jaro 1271 ĝi estis havaĵo de la Baronoj de Wädenswil, kiuj ankaŭ estis la voktoj de Unspunnen, kiuj posedis la senjorujojn Frutigen kaj Mülinen. Inter 1476 kaj 1521 Uttigen estis donacita al la hospitalo de Thun, kiu en la jaro 1521 kunigis siajn senjorujojn Uttigen kaj Uetendorf al unika tribunalo kun sidejo en Uetendorf sub la supera jurisdikcio de la Kampartribunalo Seftigen kaj post 1783 de la distrikto Thun.[2] Post la fino de la Helveta Respubliko Uttigen estis atribuita al la distrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Thun. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti