Aarono

viro en la Biblio kaj la Korano; frato de Moseo
(Alidirektita el Aaron)


Aaron, aŭ Esperante Aarono,[1] estas nomo el hebrea origino. Ĝi devenas el rolulo de la Biblio.

Aarono
Biblia persono
homa biblia persono
Verko La Princo de Egipto
Korano
Eliro
Levidoj
Nombroj
Readmono
Informoj
Eble sama Aarono laŭ Islamo
Sekso vira
Religio Moseismo
Okupo kohenoprofeto
Patro Amram
Patrino Joĥebed
Gefratoj MirjamMoseo
Edzo/Edzino Elisheba
Infanoj Eleazar • Itamar • Nadab • Abihu
vdr

La biblia Aarono estis laŭ la Biblio pli aĝa frato de Moseo. Informoj pri tiu Aaron sole venas de religiaj tekstoj, kiel la Biblio kaj la Korano.

Biblia Aarono redakti

La biblia Aarono frue vivis en la orientaj bordaj teritorioj en Antikva Egiptio,[2] kaj eble naskiĝis en 1396 a. K..[3] Laŭ la libro Eliro en Biblio, liaj gepatroj estis Amram kaj Jokebed, de la gento de Levi, la praavo de Aaron (Eliro 6:13, 16-20.) Li havis fratinon pli maljunan ol si, Mirjam, kaj fraton je tri jaroj pli junan, Moseo (Eliro 2:1-4; 7:7). Li edziĝis al Eliŝeba, filino de Aminadab, kiu naskis kvar filojn: Nadab, Abihu, Eleazar kaj Itamar (Eliro 6:23). Laŭ la Biblio, li mortis 123-jaraĝa (Nombroj 33:39) en 1274 a. K..[4]

Ĉar Moseo ne parolis flue, la Eternulo nomis Aaronon la parolanto anstataŭ Moseo antaŭ Faraono.

Moseo investis Aaronon je la devoj konsekritaj kiel reprezentanto de Dio en ceremonio kiu daŭris sep tagojn (Le 8:7-9; El 28). Aaron estis sanktoleita, laŭ priskribo de la Psalmo 133:2, kaj, de tiam eblis nomiĝi מָשִׁיחַ "mesio" ("la sankteoleita" – septuaginte, Χριστός, "kristo") (Le 4:5, 16; 6:22). Dio indikis ke el lia idaro oni devos enoficiigi ĉiujn futurajn superajn sacerdotojn.

Lia nomo eble devenas el sama radiko ol "hā'ārōn", kiu signifas "La Kesto", aŭ eble ĝi devenas el la Egipta.

Parto de serio

    
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio
 
La adorado al la ora bovido.

Referencoj redakti

  1. Aarono en PIV ĉe vortaro.net
  2. teksto en la Juda Enciklopedio (angle)
  3. The Jewish Time Line Encyclopedia, Mattis Kantor, 1993, p. 25
  4. The Jewish Time Line Encyclopedia, Mattis Kantor, 1993, p. 34

Eksteraj ligiloj redakti