Aaron Hillel SWARTZ (naskiĝis la 8-an de novembro 1986, mortis la 11-an de januaro 2013) estis usona programisto, entreprenisto, verkisto, politika organizanto kaj Interreta kodum-aktivulo. Li rolis en la evoluigado de la retflua formato RSS, la eldona formato Markdown, la organizaĵo Krea Komunaĵo kaj la reteja framo web.py, kaj estis kunfondinto de la socia novaĵejo Reddit.

Aaron Swartz
Persona informo
Naskonomo Aaron Hillel George Swartz
Naskiĝo 8-an de novembro 1986 (1986-11-08)
en Highland Park
Morto 11-an de januaro 2013 (2013-01-11) (26-jaraĝa)
en Broklino
Mortokialo Pendumo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Shalom Memorial Park (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Stanford
North Shore Country Day School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Robert Swartz Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Susan Swartz Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o
Amkunulo Quinn Norton
Taren Stinebrickner-Kauffman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo programisto
politika aktivisto
entreprenisto
vikimediano
verkisto
interreta aktivulo
hacktivist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Reddit
Open Library
RSS
TTT
Retejo http://www.aaronsw.com
vdr

La laboro de Swartz ankaŭ koncentriĝis sur civitana konscio kaj aktivismo. Li helpis lanĉi la Progresan Ŝanĝan Kampanjan Komitaton en 2009 por lerni pli pri efika enreta aktivado. En 2010, li fariĝis esplora kolego en la Esplorlaborejo Safra pri Institucia Korupto de la Universitato Harvard, direktita de Laŭrenco Lessig. Li fondis la enretan grupan Demand Progress ("Postulu la progreson"), konata pro kampanjado kontraŭ la leĝpropono Stop Online Piracy Act.

En 2011, Swartz estis arestita de la polico de la Masaĉuseca Instituto Teknologia (MIT) pro ŝtataj akuzoj pri enrompo kaj eniro, post kiam li konektis komputilon al la MIT-a reto en sensigna kaj sensloŝa vestoŝranko kaj agordis ĝin por sisteme elŝutadi akademiajn revuajn artikolojn de JSTOR, uzante gastan uzanto-konton eldonitan al li de MIT. Federaciaj akuzistoj poste akuzis lin pri du okazoj de dratfraŭdo kaj dek unu malobservoj de la Leĝaro pri Komputila Fraŭdo kaj Misuzo, portante akumulitan maksimuman punon de 1 miliono USD, 35 jaroj en prizono, perdo de valoraĵoj, restituo kaj kontrolita elkarcerigo.

Swartz rifuzis pledan interkonsenton, sub kiu li pasigus nur ses monatojn en federacia prizono. Du tagojn post kiam la akuzistoj malakceptis kontraŭproponon de Swartz, oni trovis lin mortinta en lia Broklina apartamento, penduminta sin.

En 2013, Swartz estis enlistigita postmorte en la Interretan Halon de Famo.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aaron Swartz en la angla Vikipedio.