Abaújkér estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc.

Abaújkér
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3882
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 572  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 18′ N, 21° 12′ O (mapo)48.30391111111121.200611111111Koordinatoj: 48° 18′ N, 21° 12′ O (mapo) [+]
Areo 17,28 km² (1 728 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Abaújkér (Hungario)
Abaújkér (Hungario)
DEC
Abaújkér
Abaújkér
Situo de Abaújkér

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abaújkér [+]
vdr

Situo redakti

La vilaĝo situas sur okcidenta flanko de la montaro Zemplén en valo de la rojo Szerencs, de Encs (Enĉ) je 7, Miskolc je 64 km distanco. Ĝi havas fervojhaltejon sur Szerencs – Hidasnémeti fervojlinio. Rekta aŭtobuslinio estas al Abaújszántó kaj al Encs.

Historio redakti

En epoko de la patrujokupo, la regiono kvartirteritorio estis de la Kér gento, de ĉi tie devenas la nomo, kio unue aperis en 1215-a ĉarto en Quér formo. Dum la turkaj tempoj ĝi tute senpopoliĝis. Nur post 1726 estiĝis denove loĝata kolonio. Ĝian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1905.

Ties interesa arta monumento estas la en romana stilo konstruita, poste plurfoje rekonstruita kalvinana preĝejo. Ties romkatolika malfrua barokstila preĝejo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo konstruiĝis en 1823, sed la turo 37 m-ojn alta pretiĝis post jardeko. Ankaŭ bela barokstila konstruaĵo estas la ankaŭ la 18-a jarcenta Bárczay-kastelo, en kiu kuracpedagogia instituo funkcias.

Al Abaujkér apartenas Aranyospuszta [aranjoŝpusta]. Tra la komunumo trafluas la rojo Aranyos, de kio ricevis la vilaĝo sian nomon. Ĉi tiu rojo estiĝis el kunfluo de rojoj de Zemplén-montaro. Ĉi tie estas memordomo de József Simándy, operkantisto. La memorejon solene malfermis la eksprezidanto de Hungara Respubliko: Ferenc Mádl je la 18-an de septembro en 2003. En korto de la memordomo kantis lastfoje József Simándy, hungara operkantisto antaŭ la publiko el la hungara nacia opero banuso Bánk, la tre ŝatatan : „Mia patrujo, mia patrujo, Vi mia ĉio...” komencan kanton.

Post morto de la kantoartisto oni formis la memordomon. Lia edzino certigis la memorobjektojn, dokumentojn al la memoro. Elpensojn de la formo de la domo realigis László Lipp pastro kaj al la realiĝo certigis la tutan monsumon. Sur la muro de la memordomo oni sukcesis ekgardi ĉi tiun vicon:” Mia patrujo, mia patrujo, Vi mia ĉio...”, kiun ankoraŭ mem József Simándy skribis tien.

Vidindaĵoj redakti

Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando redakti

Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.

Abaújkér Bedegkér Egyházaskér Hajmáskér Hontkiskér Ipolykér
Kérsemjén Kiskér Nemeskér Németkér Nyírkércs Nyitranagykér
Ókér Szamoskér Szentgáloskér Újkér Varjaskér