Malfermi la ĉefan menuon

La arkeologia abaŝevo-kulturo ekzistis 2500-1800 a.K. en la bronzepoka Norda Rusio, en la valoj de riveroj Volgo kaj Kama, norde de la Samara-zono kaj enen de la Sud-Urala Montaro. Ĝi estis konata pro tombejaj aldonaĵoj en tombotumuloj kaj pro ties setlejoj. La abaŝevo- kultura rondo influis aliajn kulturojn de la Eŭrazia areo.

ĜeneraleRedakti

La nomdona loko Abaŝevo situas sude de la supra Volgo, 100 km okcidente de Kazan. Tie troviĝas tomboj de tiu kulturo. Multaj artaj elementoj de tiu ĉi kulturo similas al la ŝnurceramika kulturo. Diversaj jamna-katakomb-tombaj grupoj havis influon je la abaŝevo-kulturo.

Setleja areoRedakti

La abaŝevo-kulturo etendiĝis de la okcidentaj deklivoj de la Uralo, parte en la Trans-Uralon. La setlejoj estis trovitaj ĉefe en apenaŭ-arbarkovritaj areoj, sed troviĝas ankaŭ pruvoj de setlejoj en la arbarkovrita riverbuŝa areo de Vetluga kaj en montaj regionoj de Uralo.

Parencaj popoloj de la sama kultura grupo vivis en regiono de la meza Volgo same en akvodislimo de Dono kaj de Volgo. La Balanbasĉ kiu ankaŭ estis membro de Abaŝevo kulturo situis en la Uraloj. Tamen, ili montris signifajn diferencojn disde klasika abaŝevo kulturo kaj apartenis al pli granda kulturo.

La proksimume 1000 X 300 km larĝa setleja areo de la abaŝevo-kulturo povas geografie esti dividita je tri grupoj:

  • La Don-Volga grupo;
  • La Mez-Volga varianto inter la Volgo kaj Sud-Uralo;
  • La Sud-Urala varianto inter la Sud-Uralo kaj la rivero Tobol.

Tempa klasadoRedakti

Lastatempaj esploroj lokigis la kompletan fruan metalurgion de la Urala regiono al la Abaŝevo-kulturo. Tiucele la sciencistoj komparis la karakterizaĵojn de individuoj vivantaj en la Urala kaj Volga regionaj grupoj al la de tie antaŭe kaj poste vivanta loĝantaro. Oni konstatis, ke ambaŭ ĉe la la Volga kaj en Uralo vivantaj grupoj sekvis – sen-interrompe - la aliajn grupojn. Tiel ekzistis neniuj periodaj interrompoj en la setlejaro.

Arkeologiaj spurojRedakti

SetlejojRedakti

Entute, proksimume 50 setlejoj estis trovitaj, sed nur en dek okazis utilaj malkovroj en enalizebla nombro de objektoj. La setlejoj de la Urala abaŝevo-kulturo estis kutime situantaj ĉe la fronto de la unua etapo de river-teraso aŭ en pli alte situantaj valoj. En du kazoj, simpla defendaĵo estis detektita ĉe la setlejoj.

La plej granda setlejo havis areon de plurmil kvadrataj metroj. Arkeologiaj esploroj montris, ke averaĝa setlejo konsistis el de unu ĝis tri domoj. Arkeologoj supozas, ke numero de domoj estis pli granda, ĉar multaj konstruaĵoj estas ne plu rekoneblaj pro manko de grundaj trovoj.

Abaŝevo-konstruaĵoj estis konstruitaj el ligno. Ties akirebleco, prilaboreco limigis la konstruaĵon. Domoj havis dimensiojn inter 6 & nbsp; X & nbsp; 6.5 kaj 13 & nbsp; X & nbsp; 14 & nbsp; m. Estas notinde, ke ĉiuj konstruaĵoj malgraŭ ŝanĝiĝantaj grandecoj havis similan konstrumetodon. Ĉar oni trovis en la pli malgrandaj konstruaĵoj pli da metalaĵoj, oni supozas ke la diferenco en grandeco indikas malsaman uzon. En grundo de individuaj domoj eblas en iuj kazoj pruvi fajrejojn kaj kavaĵojn, kiuj servis kiel provizejoj.

Tipa bazaj trovoj de la abaŝevo-kulturo estas ceramik-eroj kaj ostoj de bestoj. Tiel oni trovis kruĉojn, bovlojn kaj diversajn ujojn kun krude formitaj randoj. Karakteriza de ĉi tiuj objektoj estas la speciala formo de la ekstera zono. Ĝi havas internan kradoformon.

Krom kelkaj individuaj pecoj, la trovitaj ujoj estis ornamitaj. Plejparte temas pri linioj kaj enpremitaĵoj, generitaj per kombilo. Kelkaj havas kavetojn, geometriajn formojn aŭ liniojn. Supozeble, tiuj estas dekoracioj, kiuj aperas sur vestoj.

Krom argilaj obkjektoj, oni trovis en la setlejoj metalajn aĵojn. Tiuj estas pistilo, poluriloj kaj fandujoj. Aplikoj en formo de rozetoj, kiuj estis ligita je la vesto aŭ je la harfrizoj, ŝajnas ankaŭ esti tipaj de la kulturo. Aldone temas pri ringoj, pendaĵoj kaj braceletoj. Oni devas ofte konstati, ke la havebla literaturo ofte reprezentas la riĉecon je metaloj, metalaj juveloj, kio do estas troiga vidpunkto. Certas, ke la abaŝevo-kulturo estis grava centro de la metalurgio en la suda Uralo. Tiucele ĝin helpis la kupro-enhavantaj ercoj de la regiono.

TombojRedakti

Pli konataj kaj por multaj arkeologoj kaj pli informodonaj estas la tombejoj, kompare al la setlejoj. Tiuj tombejoj kutime konsistas el ĝis dek tumuloj. La plej granda nombro da malkovritaj tumuloj sur areo estis 25.

La plimulto de la studitaj tombaj tumuloj enhavis virajn kadavrojn. Multnombraj tomboj, probable pli altaj gravuloj, enhavis tombajn aldonitajn aĵojn. Tiu okulfrapa karakterizo videblas precipe ĉe tomboj de la areo de la Dono: tombejoj de Filatovka kaj Vlassovo. La mortintoj estis enterigitaj kutime en dorsa pozicio, kun genuoj fleksitaj. Tombotumulo kutime enhavis plurajn tombojn. Iuj de la loĝantoj enterigis siajn mortintojn eĉ en tombotumulon de aliaj kulturoj. En iuj tomboj estas rekoneblaj spuroj de grundo farita el betula ligno. Muroj kaj supraĵoj eble havis lignan kovraĵon, tenaĵon. Iuj tomboj estis ĉirkaŭitaj de ŝtono aŭ ligno.

La tomboj havis apenaŭ da ornamaĵoj, nur en kelkaj kazoj estis metitaj en la tombon vazoj kun muelitaj konkoj, ostoj de bestoj aŭ en esceptaj kazoj, metal-aĵoj. Eksterordinara estis la malkovro de tombo de Pepkino. En ĝi estis entombigitaj 28 viroj, kiuj mortis pro perforta mortigo. Kelkaj havis kapovundojn kaŭzita de hakilo. La tombovaroj inkludas vazojn, metalajn objektojn (braceletojn kaj ringojn, ĉizilojn, ponardojn, falĉiletojn, vestoringojn aŭ hokojn), same kiel besto-ostojn.

Socia vivoRedakti

La malkovritaj besto-ostoj permesas konkludojn je la nutrado de la loĝantoj. Inter 68 kaj 79% de la ostoj estis el bovoj, sekvite de ŝafoj kaj laŭ pli malgranda proporcio porko-ostoj. Malkiel ĉe multaj aliaj kulturoj de la bronzepoko, arkeologoj trovis en Abaŝevo-kulturo kelkajn ĉeval-ostojn, same jungilaro estis malkovrita. De tiu derivas indiko je stabila, ekvilibra vivostilo, same rezervado de nutraĵoj (grenoj) por vintro.

La proporcion de pork-ostoj klarigas arkeologoj je primitiva agrikulturo operaciita de la setlantoj. Kiel specialaĵo, pliigita proporcio de pork-ostoj estas observita nur en la regiono de la Cis-Uralo, ĉar nur tie kreskis kverkaroj. Glanoj servis kiel porko-nutraĵo.

Influo je aliaj kulturojRedakti

La abaŝevo-kulturo havis influon je multaj aliaj kulturoj de la Meza Bronzepoko de Eŭrazio. Do la la maniero kaj metodo, kiel tiu influo okazis, ne estas finfine klarigita. Tiel migradis ekzemple la reprezentantoj de Seima-Turbino en la areon, kiu estis loĝata fare de membroj de tiu kulturo. Ekzistas neniuj indikoj je armitaj konfliktoj. Kontraste, la tombotumuloj de Pepkino donas klaran evidentecon je milita konflikto inter la Abaŝevo-kulturo kaj en arbaroj vivantaj kulturoj (Balanovo-kulturo).

La abaŝevo-kulturo estis asimilita de la Srubna-kulturo, kiu anstataŭis ĝin poste.

LiteraturoRedakti

  • Philip L. Kohl: The Making of Bronze Age Eurasia. Cambridge University Press, Cambridge u. a. 2007, ISBN 978-0-521-84780-3, S. 146.
  • Ludmila Koryakova, Andrej Vladimirovich Epimakhov: The Urals and Western Siberia in the Bronze and Iron Ages. Cambridge University Press, Cambridge u. a. 2007, ISBN 978-0-521-82928-1.
  • Elena E. Kuzmina: The Prehistory of the Silk Road. Edited by Victor H. Mair. University of Pennsylvania Press, Philadelphia PA 2007, ISBN 978-0-8122-4041-2, S. 46–49.
  • James P. Mallory, Douglas Q. Adams (Eld.): Encyclopedia of Indo-European Culture. Fitzroy Dearborn Publishers, London u. a. 1997, ISBN 1-884964-98-2, S. 1–2.