Abatejo Cârța

La Monaĥejo Cârța (germane: Kerz, hungare: Kerc, latine: Sancta Maria de candelis) estis eksa abatejo cisterciana en Transilvanio. Ĉe la maldekstra bordo de la rivero Olt estis iam tre riĉa abatejo de cistercianoj. Ĉirkaŭ ĝi iĝis la vilaĝo Cârța. Malantaŭ ĉirkaŭbaraĵo kaj ĉirkaŭite de ĝardeno bela troviĝas ĝis hodiaŭ imponaj restoj de la iama monaĥejo.

Ekstera vido

Historio redakti

La abatejo estis la plej sudorienta de tiu ordeno en la tuta Eŭropo. La mezepoka komplekso estis filio de la abatejo de Igriș, de kiu siaparte nenio restis. La estiĝo de la filio ŝuldiĝas al donacoj de la reĝo Andreo en la komenco de la 13-a jarcento. Post la kurataka veno de la mongoloj kaj la dezertigo fare de la turkoj en la jaro 1421 la abatejo renoviĝis. Sed post la kontinua diboĉa vivostilo de la monaĥoj sub la estrado de la viena abato Reymund Bärenfuss, la reĝo Matiaso la justa nuligis la tuton. Posedanto de la bieno iĝis la paroĥa kirko de Sibio.

La cistercianoj, bonkonataj majstroj de malsovaĝigo de pejzaĝo en la mezepoka Eŭropo ĝenerale, faris kultivebla la tutan regionon. Ĉar antaŭe la gotika stilo arkitekture estis nekonata tie en Transilvanio, ili ankaŭ arkitekture furoris.

Priskribo redakti

La ruine konservita preĝejo estis longa 54 metrojn. Ĝia ĥorejo utiliĝis por instali orgenon por protestantaj diservoj en la 16-a jarcento. Konserviĝis originale la altarejo, ero de la transepto, la eksteraj muroj de la navo flanka, tri kolonoj de la ĉefa navo, la pordega turo kaj kelkaj ejeroj de la eksaj klaŭzurejo.

Ekde 1928 estas ene de la iama ĉefa navo – sub libera aero – tomboj de soldatoj falintoj dum la Unua mondmilito.

Săcădate redakti

La vilaĝo Săcădate iam apartenis al la bieno de Cârța. Videblas frua romanikstila kirko, kies ege kadukiĝinta orienta portalo ankoraŭ memoras la grandan artistan konon de la tiamaj ŝtonskulptistoj.

Literaturo redakti

  • Juliana Fabritius-Dancu: Sächsische Kirchenburgen in Siebenbürgen. 2., neu durchgesehene Auflage. Zeitschrift Transilvania, Sibiu (Hermannstadt) 1983.
  • Carl Göllner: Geschichte der Deutschen auf dem Gebiete Rumäniens. Band 1: 12. Jahrhundert bis 1848. Kriterion-Verlag, Bukarest 1979.
  • Reinhardt Hootz (Hrsg.): Kunstdenkmäler in Rumänien. ein Bildhandbuch. Einleitung, Erläuterungen und Bildauswahl von Virgil Vătășianu. Deutscher Kunstverlag, München u. a. 1986, ISBN 3-422-00332-0, S. 414–415, mit Grundriss und Fotos.
  • Michael Thalgott: Die Zisterzienser von Kerz. Zusammenhänge (= Veröffentlichungen des Südostdeutschen Kulturwerks. Reihe B: Wissenschaftliche Arbeiten. Bd. 50). Verlag Südostdeutsches Kulturwerk, München 1990, ISBN 3-88356-061-8.

Eksteraj ligiloj redakti