Abatejo Hailes estas ruina cistercia abatejo tri kilometrojn nordoriente de Winchcombe, Gloucestershire, Anglio.

Abatejo Hailes
abatejo • monastery ruins • muzeo de historio [+]

Koordinatoj51° 58′ 6″ N, 1° 55′ 41″ U (mapo)51.968333333333-1.9280555555556Koordinatoj: 51° 58′ 6″ N, 1° 55′ 41″ U (mapo)

Estiĝo13-a jarcento
PoŝtkodoGL54 5PB [+]

Abatejo Hailes (Britio)
Abatejo Hailes (Britio)
DEC
Abatejo Hailes
Abatejo Hailes

Map
Abatejo Hailes

Vikimedia Komunejo:  Hailes Abbey [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ruinoj de Abatejoj Hailes

La abatejo estis fondata en 1245 aŭ 1246 de Rikardo (1-a Grafo de Kornvalo), pli juna frato de Henriko la 3-a (Anglio). Ĝi konsekriĝis per grandioza rito ĉeestata de Henriko la 3-a, ties edzino Eleanora de Provenco, kaj 15 episkopoj.

En 1270 Edmundo, filo de Rikardo (1-a Grafo de Kornvalo), donis al la abatejo flakoneton enhavantan, laŭkrede, iom da la sango de Jesuo Kristo: pro tio la abtejo iĝis grava pilgrimcelo kaj tiom riĉiĝis ke la monaĥoj povis ege pligrandigi la abatejon.

Dum la 1530-a jardeko, kiam aboliciiĝis la anglaj monaĥejoj, komisiitoj de Henriko la 8-a (Anglio) proklamis ke la flakoneto fakte enhavis anasosangon, kaj ankaŭ la abato, Stephen Sagar, kiu esperis tiel savi la abatejon, diris ke la relikvo estis falsaĵo. Malgraŭ tio, Henriko la 8-a fermis Abatejon la tagon antaŭ Kristnasko 1539: ĝi estis inter la lastaj monaĥejoj kiu aboliciiĝis. La ĉambroj de la abato konvertiĝis al domego, sed poste malkonstruiĝis. Nun videblas nur ruinoj.

Prizorgis la ruinojn la National Trust kaj English Heritage. Ili viziteblas.

Romkatolika pastro kiu loĝas en Worcester ankoraŭ retenas la titularan titolon "abato de Hailes".

Preĝejo Hailes redakti

 
Mezepokaj murpentraĵoj de Preĝejo Hailes

Ekster la abatejo situas malgranda preĝejo kiu servis la (nun forlasitan) apudan vilaĝon, kaj kiu enhavas nerestaŭratajn mezepokajn murpentraĵojn. La preĝejo datiĝas de 1175.