Abatejo Westminster

Monda heredaĵo de UNESKO

Abatejo Westminster (angle Westminster Abbey, oficiale angle The Collegiate Church of St Peter, Westminster) estas preĝejo en Londono. Tradicie britaj reĝoj estas kronitaj kaj entombigitaj ĉi tie. La preĝejo de la abatejo St. Peter, Westminster apartenas al la eklezio de Anglio, sed pro sia funkcio ĝi dependas de neniu diocezo, sed estas memstara preĝejo ("royal peculiar") de la brita monarkio.

Abatejo Westminster

Ĉefa enirejo de la abatejo Westminster Abbey, dekstre en la fono la turo Viktoria

anglikana katedralo • Royal Peculiar • vidindaĵo • abbey church • anglikana kirko • Kolegiata preĝejo
Map
Abatejo Westminster
Bazaj informoj
Loko Londono
Geografia situo 51° 29′ 58″ N, 0° 7′ 39″ U (mapo)51.499444444444-0.1275Koordinatoj: 51° 29′ 58″ N, 0° 7′ 39″ U (mapo)
Religia aliĝo Anglikanismo
Ŝtato Anglio Anglio
Jaro de konsekro 28-an de decembro 1065
Religia statuso preĝejo
TTT paĝaro Ttt-ejo de la abatejo Westminster
Arkitektura priskribo
Arkitektura tipo katedralo
Arkitektura stilo gotika arkitekturo
Karakterizaĵoj
Monda heredaĵo

Westminster Abbey vidita el Dean's Yard
Lando  Anglio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iv
Fonto 426
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 51° 29′ 58″ N, 0° 7′ 39″ U (mapo)51.499444444444-0.1275
Registra historio
Registrado 1987  (11-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Tomboj

redakti

En la orienta parto troviĝas la granda trinava kapelo de Henriko la 7-a. Rimarkinde estas ĉefe la plafono. Je la fino de la kapelo troviĝas en marmora ĉerko la ostoj de Henriko la 7-a kaj de ties edzino Elizabeta de Jorko. En la maldekstra flanka navo estas la ĉerko de Elizabeto la 1-a kaj Maria la 1-a, en la dekstra flanka navo tiu de la kontraŭulino de Elizabeto, la skota reĝino Maria Stuart.

La jenaj famuloj estis entombigitaj en Westminster Abbey:

La Abatejo Westminster kaj Esperanto

redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:

Super la Atlantiko nun al urbego vojaĝas
Uttu kaj Fidiaso: -Jen la Londona Fortreso,
la Ponto de l'Ĉefturo super rivero Tamiza.
Jen Vestminstere brilas subvide nun l'Abatejo,
kiu de l'tuta lando reĝhistorion ilustras.[1]
  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 119.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti