Abatejo de Saalfeld

La Abatejo de Saalfeld (germane: Benediktinerabtei Saalfeld) estis grava monaĥejo benediktana en Saalfeld en Germanujo.

HistorioRedakti

 
La kolonja ĉefepiskopo Anno la 2-a en la biografio Vita Annonis minor kun donacaĵoj siaj inter kiuj ankaŭ la klostro saalfeld-a (malsupre maldekstre?)
 
Ideala bildigo de ĉ. 1650 kun la abatejo dekstre (dutura kirko: la unutura estas la Preĝejo Sankta Gertrudo (Graba)

La eostfrankonia reĝo kaj posta imperiestro Henriko la 2-a donacis la teritorion ĉirkaŭ la 11.3.899 (provincia Salaveld), areon en la medio de la reĝa bieno nome Salavelda kun aliaj teritorioj kaj bienoj ĉirkaŭ malnova ĝermanaj kultejo kaj juĝejo ĉe Hoheneiche sur la altebenaĵoj de Saalfeld en la suda Orla-govio (in superiori sylva) kiel ankaŭ ĉirkaŭ Pflege-monto ĉe Coburg. Tio situis ĉe malnova armea kaj komerca vojo disde Saale al Majno. La donacakceptanto estis en 1012 la palatina grafo lorena Ezzo kiu kune kun la edzino kaj imperiestra filino Mathilde estu laŭkutime ekipita kaj la tuto okazis okaze de repaciĝo post malsukcesa kampanjo kontraŭ Ezzo. Al tiu ĉi donaco venis en 1016 la strategia grava komercejo kaj reĝa bieno ĉerrejna en Duisburg kaj Kaiserswerth apud Düsseldorf. La filino de Ezzo, la polino Rycheza herede transdonis la posedaĵojn post falsigo de dokumentoj en 1056 ree al la ĉefepiskoplando de Kolonjo. La fratro de Rycheza kaj arkepiskopa moŝto Hermano la 2-a, komisiite per la sekurigo de la transpreno hereda, la saman jaron mortis.

Kiam la nova ĉefepiskopo Anno la 2-a enheredigitis en la 21.3.1063 de Rycheza mortinta en Saalfeld, li komisiis la kanonikojn de la verŝajne en 810 fondita Gertrudo-prakomunumo en Saalfeld-Graba fondi konventon aŭgustenanan sub la patroneco de Mario kaj la apostoloj Petro kaj Paŭlo. Sur bieno de ĉe Petro-klostro (kie nun estas Kastelo Saalfeld), ĉeborda altebenaĵo sude la la palatina kapelo, troviĝis ŝajne jam kirketo supre de kiu starigitis la ĉefaltaro de la nova konventa preĝejo. En 1071 Anno venigis monaĥojn el la reformitaj abatejoj en Siegburg (la iama familia burgo de Ezzo) ĉe Sankta Pantaleono de Kolonjo pri novan komencon idealisman en Saalfeld laŭ la Siegburg-reformaro (en la tradicio de la Cluny-renovigoj).

Per tio fonditis la benediktana Klostro Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La abatejo ekipitis en 1074 per malsekulara potenco kaj ampleksaj posedaĵoj grundaj kaj ricevis konfirmiĝon en 1124 fare de papo Honorio la 2-a kaj en 1125 fare de la episkopo majenca. Rapide la loko evoluis je centro grava en tiu ĉi regiono de Turingio kaj iĝis elirpunkto de kristanigo kaj setligo regionaj. Fonditis la libera regna urbo Saalfeld mem fare de imperiestro Frederiko la 2-a ĉ. en 1180 maldepende el setlejo proksime al Hoher Schwarm. Dua vilaĝo, la fiŝkaptista domaro Altsaalfeld, troviĝis ĉe la riverbordo de Saale. Do situis la abatejo antaŭ la pordegoj de la mezepoka urbo kiu jam en 1208, post prifeŭdigo de la schwarzburg-oj, perdis la statuson de imperia senpereco; gi iĝis en 1212 feŭdajo schwarzburga.

Pri la fondo monaĥeja raportis al historiografo Lamperto el Hersfeld, kiu surloke gastis kelkajn semajnoj. Liaj kronikoj estas por multe da tempo la unua skriba fonto pri la historioj abataja kaj regiona. Pruvitis per dokumentoj ke la monaĥoj instalis prepostejojn en Koburgo (ekde 1075) kaj Probstzella (en 1116 kiel preĝejon; en 1225 kiel prepostejon). Arogis al si la konvento saalfeld-a statuson de sendependa, imperiestra princa abatejo; sekve ĝi estis ankaŭ princejo sekulara posedanta multajn teritoriojn en Turingio. En 1497 Maksimiliano la 1-a cedis al la saalfeld-anoj multon da regnaj privilegioj (regalia).

Dum Reformacio iĝis en 1526 sekulariĝo. La lasta abato Georgo de Thüna vendis aboliciitan klostron al la grafoj de Mansfeld. Post la transvendo al la Dinastio Wettin en 1532 uzis la elekto-princa administrantoj de Saksio la parte dum la kamparanaj ribeloj detruitajn ejojn kiel buroojn. Inter 1677 kaj 1720 starigitis Kastelo Saalfeld surloke; por tio eksplodigitis la ruinoj abatajaj kaj barbare eĉ la romanika baziliko en 1676.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • G. Jenal: Erzbischof Anno von Köln und sein politisches Wirken. Ein Beitrag zur Geschichte der Reichs- und Territorialpolitik im 11. Jahrhundert; (=MGMA 8), 2Tle, 1974/75
  • Georg Brückner: Landeskunde des Herzogthums Meiningen. Theil 2: Die Topographie des Landes. Brückner & Renner, Meiningen 1853, p. 618

Eksteraj ligilojRedakti

50.65238611.358511