Abato

(Alidirektita el Abatinejo)

Abato estas titolo de katolikaj kaj ortodoksaj pastroj aŭ monaĥestroj. La vorto devenas de la aramea Abba.

La aramea ab·ba estas la vokativo aŭ formo emfaza de l' vorto `av kiu signifas "patro" aŭ "ho, patro". Tiu estis la nomo karesa kiun uzis la infanoj por paroli pri siaj patroj. Same kiel "papo" devenas de la karesa greka nomo al patro, ankaŭ tiu neformala vorto iĝis formala titolo.

La aramea vorto ab·ba aperas tri fojojn en la Biblio kaj ĉiam en ĝia formo transliterata al l' greka kaj sekvata de traduko al la greka "ho pa·ter" (ho, patro): (Marko 14:36), (Romanoj 8:15) kaj (Galatoj 4:6).

En la unuaj jarcentoj, la vorto 'Ab·ba' estis uzata kiel honoriga titolo al rabenoj judaj, kaj en tio senco oni uzas ĝin en la Babilona Talmudo (Berakhot, cap. II, 16b). Tiuj kiu agis kiel vicprezidento de l' Sinedrio jam havis la titulon 'Av, aŭ patro de l' Sinedrio. Poste ankaŭ oni donis tiun titolon al episkopoj de l' eklezioj kopta, etiopa kaj siria, kaj, precipe ĝi estas la titolo de l' episkopo de Aleksandrio, kiel estro de orienta eklezio.

Rapide, katolikaj monaĥoj akiris la titolon de "abato", jam en antikvo. Sankta Jeronimo kontraŭis la uzon de l' titolo "abbate" al monaĥoj katolikaj, ĉar tio malobeus la ordonoj de Jesuo (Mateo 23:9): "kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo estas via Patro".

Vidu ankaŭ redakti

Utilaj ligiloj (aŭtomataj tradukoj esperante) redakti