Abatinujo Quedlinburg
La abatinujo Quedlinburg [KVEDlinburg] (germane Stift Quedlinburg) estis grava institucio en la hodiaŭa urbo Quedlinburg en Saksio-Anhalto. Ĝi estis komuna loĝejo de senedzaj nobelaj virinoj, "Frauenstift", sub la gvido de abatino, proksime ligita al la Liudolfidoj. La plena nomo estis Kaiserlich freies weltliches Reichsstift Quedlinburg, laŭvorte proksimume "imperia libera sekulara regna fondaĵo Quedlinburg", kie "sekulara" signifas ke ĝiaj anoj ne estis monaĥinoj. Ili vivis "dioplaĉan vivon", sed sen religia voto kaj povis forlasi la abatinujon laŭvole. Interalie la abatinujo zorgis pri edukado de nobelaj fraŭlinoj.
Abatinujo Quedlinburg | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() Blazono | ||
Koordinatoj | 51° 47′ 9″ N, 11° 8′ 13″ O (mapo)51.78594444444411.136805555556Koordinatoj: 51° 47′ 9″ N, 11° 8′ 13″ O (mapo) | |
![]() |
||
Abatinujo Quedlinburg | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La abatinujon fondis en 936 Sankta Matilda, vidvino de Henriko la Birdisto. Henriko kaj Matilda estas tie entombigitaj.
La abatinujo havis imperian senperecon, la abatino estis Imperia princo. En 1540 la Reformacio igis ĝin protestanta. En 1802/1803 la abatinujon aligis al si Prusio. Inter 1807 kaj 1814 ĝi apartenis al la reĝlando Vestfalio.
Abatinoj Redakti
Reĝino Sankta Matilda fondis kaj estris la abatinujon, sed ne estis abatino.