Abbadia Cerreto
Abbadia Cerreto estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Lombardio kaj la provinco Lodi. Fine de 2018 en la komunumo vivis 289 loĝantoj. Kristana patroneco estas la doktrino de ĉielenpreno de Maria, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Abbadia Cerreto | |
![]() | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | LO Lodi |
Geografia situo | 45° 18′ N, 9° 35′ O (mapo)45.39.5833333333333Koordinatoj: 45° 18′ N, 9° 35′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 64 m [+] |
Areo | 6 km² |
Loĝantaro | 289 (2018) |
Loĝdenso | 47 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Issella |
Najbaraj komunumoj | Bagnolo Cremasco (CR), Crespiatica, Chieve (CR), Corte Palasio, Casaletto Ceredano (CR) kaj Cavenago d'Adda |
Patrono | ĉielenpreno de Maria |
Festa tago | 15-a de aŭgusto resp. unua dimanĉo de septembro |
Nomo de loĝantoj | cerretesi |
Poŝtkodo | 26834 |
Imposta kodo | A004 |
Kodo laŭ ISTAT | 098001 |
Telefona prefikso | 0371 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Najbaras la komunumoj Bagnolo Cremasco (CR), Crespiatica, Chieve (CR), Corte Palasio, Casaletto Ceredano (CR) kaj Cavenago d'Adda.
GeografioRedakti
La vilaĝo troviĝas 15 kilometrojn oriente de Lodi, proksime al la provinco de Cremona, kaj 20 kilometrojn de la urbo de Crema.
HistorioRedakti
La vilaĝo disvolviĝis ĉirkaŭ Benedikta Abatejo, fondita de la grafoj de Cassino en 1084.
Hodiaŭ, nur restas preĝejo de Sankta Petro kaj ties okedra sonorilturo.
La nomo Abbadia devenas de la abatejo, kaj Cerreto de bosko de kverkoj de la speco Quercus cerris.
EkonomioRedakti
Ekonomio estas plejparte bazita de agrikulturo.
AdministradoRedakti
Urbestro: Adriano Cucchi, ekde la 14-a de junio 2004, de la partio Lista civica.
Apudaj komunumojRedakti
Bagnolo Cremasco, Crespiatica, Chieve, Corte Palasio, Casaletto Ceredano kaj Cavenago d'Adda