Abdalaoj
La abdalaoj estas nomada paŝtista etno vivanta en la distriktoj Ijara kaj Garissa en la nordorienta Kenjo kaj en la distrikto Badaade en sudorienta Somalio. Ili apartenas al la kuŝida klano Ogaden de somala tribo en Orientafriko. La abdalaoj estas plejparte sunaismaj muslimoj.
Abdalaoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Fontoj
redakti- Antipa, R. S, Ali, M. H. and Hussein, A. A. (2007) Preservation and Maintenance of Biological Diversity Related Knowledge of Indigenous Diversity and Local Communities with Traditional Lifestyles Boni Forest, Ijara District Arkivigite je 2011-10-03 per la retarkivo Wayback Machine. National Environmental Management Authority of Kenya.