Abel Matutes

Abel Matutes Juan, naskiĝinta la 31-an de oktobro 1941 en Ibizo, estas hispana politikisto kaj komercisto.

Abel Matutes
Persona informo
Abel Matutes
Naskonomo Abel Matutes Juan
Naskiĝo 31-an de oktobro 1941 (1941-10-31) (82-jaraĝa)
en Ibizo
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de BarcelonoKomplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Popola Alianco (Hispanio)Popola Partio vd
Familio
Edz(in)o Nieves Prats Prats vd
Infanoj María Estrella Matutes Prats vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoentreprenisto • futbalisto • bankisto • advokato vd
Aktiva en StrasburgoBruseloMadrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li apartenas al familio tre influa en la socia kaj politika vivo de la insulo Ibizo, en la Balearoj. Inter 1970 kaj 1971 li estis urbestro de ties ĉi ĉefurbo. En la unuaj demokratiaj balotoj li fariĝis senatano kaj en 1982 deputito.

Li kreis partion "s' Unió Liberal" (la liberala unuiĝo, en la baleara versio de la kataluna lingvo), kiu poste integriĝis en la dekstrula tutlanda Alianza Popular, nun Popola Partio. Li estis dum pluraj jaroj unu el la vicprezidantoj de tiu ĉi partio.

Li interalie estis komisionano en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn entreprenoj kaj industrio. Dum la sekva dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la fako mediteranea politiko. Kaj dum la sekva tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1993 kaj 1995, li (ĝis aprilo 1994) zorgis pri la fako transporto, energio kaj Eŭratom. Dum aprilo 1994 li transdonis la postenon al sia samlandano Marcelino Oreja.

Abel Matutes estis ministro pri eksteraj aferoj inter 1996 kaj 2000, en la registaro de José María Aznar. En 1997 li suferis koratakon, sed li daŭrigis sian deĵoron ĝis la menciita jaro.

Intertempe li estas membro de la gvidantaro de la supernacia turisma entrepreno TUI. Li estas posedanto de la hotelaro Fiesta kaj Palladium, de la ŝipkomerca firmao Trasmediterránea kaj sur la insulo Ibizo posedas du diskotekojn (unu el inter ili laŭ la stato de 2007 estis la tutmonde plej granda), plurajn hotelojn, multajn kromajn konstruaĵojn kaj la plej grandan konstru-firmaon de la insulo. Sume li havas ekonomie kaj politike grandegan influon sur la insulo.