Abelveneno estas veneno produktata de abeloj. Por multaj naturaj malamikoj de abeloj ilia veneno estas mortiga; en pli granda kvanto ĝi estas danĝera ankaŭ por la homo, ĉefe se iu havas specifan alergion. Oni pensas, ke 3-5% de homoj reagas alergie je la abelveneno.

Esploroj montris, ke abelbredistoj estas en multe pli malgranda grado inklinaj al reŭmataj malsanoj ol ceteraj homoj. Preparaĵoj el abelveneno (ungventoj, ampoloj) estas agnoskitaj de la klasika medicino kaj estas permesitaj medikamentoj en multaj landoj, sed pro la alergia reago, nur kuracisto povas rekomendi ĝian uzon.