Abio

genro
(Alidirektita el Abies)

Abio (science: Abies[1]) estas genro de pingloarboj, ĉe kiuj la pikantaj, kvareĝaj pingloj staras sur longaj ŝosoj kiel ĉe kombilo, kaj ĉe kiuj la strobiloj staras supren, maturiĝante ili disfalas. La arboŝelo estas helgriza kaj glata. Ĝi ne havas rezinduktojn. Sur la dorsoflanko de la pinglofolioj troviĝas du vaksaj strioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Abio
Korea abio (Abies koreana) strobiloj kaj pingloj
Korea abio (Abies koreana) strobiloj kaj pingloj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abies
Mill.
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La arĝenta aŭ blanka abio ( Abies alba ) kreskas en Mez-Eŭropo inter 800 kaj 1900 m mikse kun Eŭropa fago kaj ordinara piceo. Pli norde, ĝi kreskas en pli malaltaj regionoj. Ĝi estas grava konifero en Nordameriko.

Iuj specioj estas uzataj en pluraj landoj kiel ornamaĵo ĉe kristnaska festo, vidu Kristnaska arbo.

Vidu la parencan genron: Pseŭdocugo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti