Indiĝenaj aŭstralianoj

(Alidirektita el Aborigenoj de Aŭstralio)

Aŭstraliaj aborigenoj kaj torresmarkolaj insulidoj estas indiĝenaj aŭstralianoj – la unuaj loĝantoj de Aŭstralio. Iliaj prapatroj malkovris la landon, jardekmilojn antaŭ ol la eŭropanoj trovis ĝin. Ili verŝajne alvenis al Aŭstralio antaŭ iom pli ol 50.000 jarojn, sed la preciza dato estas daŭre necerta.

Indiĝenaj aŭstralianoj
loĝantaroIndiĝenaj popoloj
aŭstralianoj • loĝanto • indigenous peoples of Oceania
Suma populacio
798400
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Aŭstralia lingvaro
Religio
kristanismosenreligieco • Aŭstralia indiĝena mitologio
vdr
Indiĝenaj aŭstralianoj el insuloj Bathurst (Norda Teritorio), 1939.
Bumerangoj kaj ĵetilo por lanco
Diĝeriduo -- ligna muzika blovtubo
Muelilaj ŝtonoj
Tradicia roka arto: La fiŝo baramando (Scleropages jardini)

Priskribo redakti

Indiĝenaj kulturoj uzas kantojn, dancojn kaj pentraĵojn por esprimi fabelojn de la revado (angle the Dreaming) aŭ la revtempo (angle the Dreamtime) — fabelojn pri prapatroj, lokaj bestoj kaj la pejzaĝo. Paroliĝas ĉirkaŭ 200 indiĝenaj lingvoj malsamaj; ĉiuj, krom ĉirkaŭ 20, tre endanĝerigitaj. Indiĝenaj homoj ankaŭ parolas kreolajn lingvojn kaj la anglan.

La toresmarkolaj insuloj estas inter kontinenta Aŭstralio kaj Nov-Gvineo.

Laŭ la supera tribunulo de Aŭstralio, aborigeno aŭ torresmarkola insulido estas homo,

  • kiu havas (eĉ se ne nure) aborigenajn aŭ torresmarkolajn insulidajn prapatrojn;
  • kiu identigas sin kiel aborigeno aŭ torresmarkola insulido;
  • kaj kiu estas akceptita de sia komunumo kiel aborigeno aŭ torresmarkola insulido.

Hodiaŭ, la indiĝenoj nombras ĉirkaŭ 50 mil -- proksimume 2.5 procentoj de la nuntempa aŭstralia loĝantaro. De indiĝenaj aŭstralianoj, ses procentoj identigas sin kiel torresmarkolaj insulidoj, kvar procentoj agnoskas kaj torresmarkolaj insulidaj kaj aborigenaj prapatroj, kaj la aliaj 90 procentoj identigas sin kiel aborigenoj.[1]

Brita koloniigo de Aŭstralio komenciĝis en Sidnejo en 1788. Ĝi havis gravajn sekvojn por indiĝenaj homoj. La plej tuja sekvo - nur kelkajn semajnojn post la unua alveno de koloniistoj - estis ondo da epidemiaj malsanoj devenitaj el aliaj kontinentoj. Variolo sole mortigis pli ol 50 procentojn de la aborigena loĝantaro de la sidneja loko. [2][3] La dua sekvo de koloniigo estis, ke la britaj koloniistoj alproprigis terajn kaj akvajn rimedojn. Tria sekvo estis rekta perforto - amasaj mortigoj faritaj de koloniistoj per fusiloj. [4] Tamen, multaj indiĝenaj homoj adaptiĝis al eŭropida kulturo; ili laboradis ekzemple kiel brutistoj.

Dum la deknaŭa jarcento, britaj koloniaj registaroj ne agnoskis la indiĝenajn gentojn kiel posedantojn de siaj prapatraj teroj. La manko de agnosko daŭris post la federaciiĝo de Aŭstralio je 1901. Ŝanĝo komenciĝis je 1956, kiam la registaro de Suda Aŭstralio faris novan leĝon, dirantan ke la pitĵantĵatĵara gento ja estas la posedanto de sia hejma loko. La 4-an de junio 1992 la alta kortumo de Aŭstralio decidis, ke la kontinento ne estis terra nullius (tero nenies), kiam la anglaj setlantoj alvenis en 1788, kaj ke estas eble en specialaj cirkonstancoj pruvi, ke ekzistis indiĝenaj juraj rajtoj pri tero, kiuj ankoraŭ daŭras[5]

Eminentaj indiĝenaj aŭstralianoj redakti

  • Cathy Freeman, Olimpika atleto
  • Evonne Goolagong, tenisisto
  • David Gulpilil, aktoro
  • Albert Namatjira, pentristo
  • Oodgeroo Noonuccal, poeto kaj verkisto
  • Mandawuy Yunupingu, kantisto kaj kantokomponisto

Revenigo de kulturaj eroj redakti

Indiĝena kranio de batalinto de la 19-a jarcento nomita Yagan estis redonita de la Urba Muzeo de Liverpool en 1997 post kiam ĝi estis entombigita en la tombejo de Everton. Tio instigis ondon da polemiko pri ties reveno al Aŭstralio kiam komunumestroj ne povis decidi kien entombigi ĝin kaj aliuloj diris, ke ĝi ne devis reveni al sia hejmlando.

En januaro 2006, National Museums Liverpool ricevis peton por la reveno de ĉiuj aŭstraliaj homaj restaĵoj en ĝia posedo. Poste estis decidita pri revenigo de la restaĵoj de tri individuoj. En majo de 2009 estraro de la muzeo transdonis al reprezentantoj de la popolo Ngarrindjeri homan kranion, kiu havas por tiu tribo fortan spiritan kaj religian signifon. Ĝi estis aĉetita en 1948 de Dro William Broad de Liverpool, kiu vizitis Aŭstralion inter 1902 kaj 1904 kaj eldonis verkojn pri aŭstraliaj skeletaj restaĵoj. La Ngarrindjeri (signifo: la Popolo) estas grupo de 18 klanoj aŭ "lakinyeri" kiuj parolas similajn dialektojn kaj havas familiajn konektojn ĉirkaŭ la malalta parto de la Murej-Rivero, la okcidenta duoninsulo Fleurieu kaj Coorong, en suda Aŭstralio.

Ceteraj restaĵoj revenos sekve de konsultoj kun la aŭstraliaj indiĝenaj komunumoj de la lokoj de kie ili devenas. Kelkaj el ili estis kolektitaj en la insulo Darnley en la Markolo de Torres inter Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, de esploristoj dum vojaĝo de la Rattlesnake en 1849. La muzeo akiris ilin de la Muzeo de la Kastelo de Norwich en 1956. La aliaj restaĵoj kredeble devenas de norda Kvinslando. Ili estis alportitaj al la Muzeo de Liverpool de la Wellcome Historia Kuraca Muzeo en Londono, en 1981. Ĉi tiu muzeo posedis ilin ekde 1933.

Post sia reveno la restaĵoj restos en loko ĉe la Nacia Muzeo de Aŭstralio, en la ĉefurbo Kanbero.[6]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Population Distribution, Aboriginal and Torres Strait Islander Australians Australian Bureau of Statistics 15 AUG 2007 pdf.
  2. Smallpox Through History. Arkivita el la originalo je 2009-10-29. Alirita 2008-05-04.
  3. BC [Before Cook] and Colonisation. Arkivita el la originalo je 2008-06-25. Alirita 2008-05-04.
  4. en:List_of_massacres_of_Indigenous_Australians
  5. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/11, paĝo 11: Historia kortuma decido verkita de Ralph Harry.
  6. Indiĝenaj restaĵoj revenas hejmen Arkivigite je 2010-07-16 per la retarkivo Wayback Machine esperante