Abraham Ber Gottlober

hebrea kaj jida verkisto de poemoj kaj satiroj, ĵurnalisto, klerigisto, tradukisto kaj juda klerulo

Abraham Ber GOTTLOBER (jide kaj hebree: אברהם בר גוטלובר, ankaŭ Avram, Baer respektive Bär, kaj Gotlober, pseŭdonimoj Mahalalel kaj ABaG; naskiĝis la 20-an de decembro 1810 en Starokostjantiniv, gubernio Volinio de la Rusia Imperio, kiel filo de la juda kantoro Ĥajm Hakohen; mortis la 12-an de aprilo 1899 en Białystok) estis hebrea kaj jida verkisto de poemoj kaj satiroj, ĵurnalisto, klerigisto, tradukisto kaj juda klerulo.

Abraham Ber Gottlober
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1811 (1811-01-14)
en Starokostjantiniv
Morto 12-an de aprilo 1899 (1899-04-12) (88-jaraĝa)
en Bjalistoko
Lingvoj hebreajidorusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Profesio
Okupo verkistotradukistoĵurnalistodramaturgo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
portreto el la Juda Enciklopedio

Vivo redakti

Post la studado de Tanaĥo kaj Talmudo li frue edziĝis, sed ĉar li ne sukcesis subpremi sian intereson pri ekster-judismaj studoj, li devis apartiĝi de sia strikte kaj ortodokse judisma edzino. Por eviti la devigan soldatiĝon en la armeo de la carisma Rusia Imperio, li fuĝis al Galicio, kie li aliĝis al grupiĝoj de la movado Haskala, interalie konatiĝis kun Josef Perl kaj daŭrigis siajn studojn. Li stude sukcesis iĝi rabeno, ekde la jaro 1851 dum plurajn jarojn instruis la hebrean lingvon en diversaj religiaj lernejoj kaj elektis malkomfortan migran vivon sen konstanta loĝloko.

Ekde la jaro 1866 li estis docento pri talmudaj studoj en la rabena lernejo de Ĵitomir, ĝis la lernejo devis fermiĝi en 1873. Sekve li ekloĝis en Dubno kaj plentempe laboris kiel verkisto. En 1876 li fondis kaj dek jarojn neregule eldonis la hebrean ĵurnalon הבוקר או, Haboker Or ("la matenlumo"), en kiu li argumentis por klerisma judismo laŭ la ideloj de Moses Mendelssohn kaj aparte argumentis kontraŭ la en Vieno publikigita monata ĵurnalo השחר, Haŝaĥar, kiu estis naciece juda kaj cionisma, sed religie forte tradiciema, kontraŭ-integrema kaj kontraŭ-klerisma. Li propagandis kontraŭ la ĥasidisma influo en la judaj komunumoj, kontraŭ la malnova lerneja sistemo de Ĥederoj kaj anstataŭe por kulture judeca, do lingve hebrea kaj jida, sed religie neligita, lerneja sistemo, kian provis establigi Max Lilienthal en konsento kun la rusia imperia registaro – jam en siaj instruistaj jaroj A. B. Gottlober instruis laŭ la metodoj de Max Lilienthal, kaj inter liaj lernantoj estis ekzemple Abraham Goldfaden, la posta fondinto de profesieca juda teatro, kaj Mendele Mojĥer Sforim, kiu iĝis elstara jida kaj hebrea verkisto kaj kiun poste Ŝalom Alejĥem nomis "la avo de ni ĉiuj".

A. B. Gottlober engaĝiĝis por religia reformo kaj interestiĝis por filozofio. Aparte li inklinis je studado de karaimoj kaj de karaima judismo. En Odeso kaj aliaj urboj li vizitis karaimajn komunumojn, studis ties kutimojn kaj pensarojn, manuskriptojn, ritojn ktp. – la rezulton de tiuj studoj li en 1865 publikigis en Vilno en granda hebrea verkaĵo de la titolo Bikkoreth le toldoth hakraim ("esploroj pri la historio de la karaimoj").

Siajn lastajn vivjarojn li pasigis, blindiĝinta kaj plene retiriĝinta el la socia vivo, en Białystok.

Li ankaŭ verkis grandan nombron de jidaj popolaj kantoj, kiuj publikiĝis en multaj gazetoj kaj plej diversaj antologioj – ĝis la pereo de la socia vivo de orienteŭropa judismo en la naziisma genocido nomata holokaŭsto la kantoj popularis kaj ofte kantiĝis.

Verkoj (elekto) redakti

  • פרחי אביב, Pirĥe ha aviv ("printempaj floroj", kolekto de hebreaj poemoj), Josefov 1835
  • הניצנים, Hanizanim ("burĝonoj", kolektitaj poemoj kaj epigramoj), Vilno. 1850
  • ענף עץ עבות‎, Anaf ets avoth ("florkrono el mirtoj", poemoj pri la morto de imperiestro Nikolao la 1-a kaj kaj pri la paca regaco de imperiestro Aleksandro la 2-a), Vilno 1858
  • מימיזרעים, Mimizraim ("El Egiptio", traduko de vojaĝraporto de Ludwig August Frankl von Hochwart el la germana en la hebrean, Vieno 1862
  • דאס ליד פונעם קיגעל - פרודיה של שיר של שילר, "La kanto pri Kigel" (jidlingva parodio pri la poemo "La sonorilo" de Friedrich Schiller), Odeso 1863
  • "Jerusalemo aŭ pri religia potenco kaj judismo", origine germane Jerusalem oder über religiöse Macht und Judentum de Moses Mendelssohn, tradukita al la hebrea fare de A. B. Gottlober, Ĵitomir 1867
  • תולדות הקבלה והחסידות, Toldoth hakkabbalah vehaĥasiduth ("historio de la Kabalo kaj de la Ĥasidismo), Ĵitomir 1869
  • Nathan heĥaĥam (versa traduko de la dramo "Natan la saĝulo", "Nathan der Weise" de Gotthold Ephraim Lessing el la germana al la hebrea, inkluzive de biografio pri Lessing), Vieno 1874
  • קול רינה וישועה באהלי צדיקים - סיפור קצר, Kolrinah wi jŝuah (historia novelo el la vivo de rusiaj judoj), Vieno 1875
  • דער דעקטאָך אודר צווי חופות אין איין נאכט ("la baldakeno aŭ du nuptoj en unu nokto"), jidlingva komedio en tri aktoj, Varsovio 1876 (publikigita anonime; la komedion, kiu – post la propra biografia sperto – satire kritikis la praktikon de infanaj geedziĝoj, en kiuj la gepatroj nur atentis pri laŭeble alta socia statuso de la alia familio, li jam finis en 1838, sed nur preskaŭ 40 jarojn poste kuraĝis publikigi ĝin)
  • Peri kajiz (studoj pri la lastaj profetoj kaj hagiografoj), 1876-1879
  • Hagisra vehabinja (personaj vivmemoroj, publikigitaj en la ĵurnalo Haboker Or 1878/1879)
  • היזהרו בבני העניים, Hisaharu bivne anijim ("protektu la infanojn de la malriĉuloj"), 1879
  • זכרונות מימי נעורי, Ziĥronoth mime ne'uraj (membiografio), Varsovio 1880/1881
  • אורות מאופל, Orot me'ofel ("Lumoj el la malhelo"), 1881
  • La Gilgul, 1896 (satiro pri la kredo de "anima migrado", en 1871 republikigita en la ĵurnalo Kol Mevaser, kiu aparte gravis por la evoluo de la jidlingva literaturo)
  • כל שירי מהללאל, Kol'ŝire Mahalalel ("la poemoj de Gottlober", en tri volumoj), Varsovio 1900
  • תפארת לי בני בינה, Tiferet li Bene Binah (alegoria dramo), sen jaro