Malfermi la ĉefan menuon
Skema ilustraĵo
Abatopreĝejo Saint-Julien en Brioude, absido kun absidkapelaro

Absidokapeloj estas kapeloj aranĝitaj ĉirkaŭ duoncirkla aŭ plurlatera ĥorejoĥorĉirkaŭirejo, alia nomo estas radiuskapelo. La tuta ensemblo de tiaj kapeloj nomiĝas absidokapelaro.

Absidokapeloj troviĝas en mezepokaj preĝejoj en unueco kun ĥorĉirkaŭirejo, aparte je pilgrimpreĝejoj, ekzemple sur la Jakoba Vojo al Santiago-de-Kompostelo. En historiaj pilgrimpreĝejoj la kapeloj servis al procesioj de pilgrimoj, oftaj en la mezepoko, kiuj enpaŝis trans unu el la flankaj navoj, por post ĉirkaŭado de la ĥorejo elpaŝi trans la kontraŭa flanknavo. Dume ilia vojo kondukis ilin ofte preter multaj relikvoj ekspoziciitaj sur multaj altaroj en kapeloj, pro kies adoro ili estis venintaj. Ne laste ĉi tiuj kontribuis al la donacemo de la pilgrimoj.

La ofteco de kapeloj en historiaj preĝejoj rezultis ankaŭ, se tiuj apartenis al ordeno, kies pastroj bezonis sufiĉan nombron da altaroj, por ke ili povu plenumi sian devon celebri diservojn. En tiaj preĝejoj ekzistas diversaj kapelspecoj. La nombro de kapeloj diferencas kaj dependas de la grando de la ĉirkaŭĥoreja spaco. Ili tenas unu al la alia ofte pli malpli larĝajn distancojn, en kiuj parte videblas la ekstera muro kaj en kiuj estis rezervitaj unuopaj fenestroj. En aliaj kazoj ili senpere intertuŝas, ekzemple en la katedralo de Kolonjo.

Absidokapeloj plejofte staras sur duoncirkloformaj planoj, foje direkten al ĉirkaŭirejo plilarĝigitaj per mallongaj rektanguloj. Iliaj plejofte duonrondaj eksteraj muroj transiras en analogajn partovolbojn. En romanika arĥitekturo tiuj estas plejparte duonaj sfersegmentoj aŭ duonaj kupoloj, kiuj eble estas pliampleksigitaj per mallongaj barelvolboj. En la gotika arĥitekturo estas duonaj krucripovolboj. Ili ĉiam estas prilumataj de unu aŭ pluraj fenestroj.

Romanikaj preĝejoj kun ĥorĉirkaŭirejo kaj absidokapelaro estas ekzemple Notre-Dame-du-Port de Clermont-Ferrand, Sankta Stefano de Nevers, Dipatrino de Châtel-Montagne, al la gotikaj preĝejoj tiaspecaj apartenas la katedralo de Kolonjo kaj aliaj.

LiteraturoRedakti

  • Donat F. Grueninger: „Deambulatorium Angelorum“ oder irdischer Machtanspruch? Der Chorumgang mit Kapellenkranz – von der Entstehung, Diffusion und Bedeutung einer architektonischen Form. Reichert, Wiesbaden 2004, ISBN 3-89500-377-8. (Surreta recenzo)

Eksteraj ligilojRedakti