Abtsteinach

komunumo en Germanio

Abtsteinach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bergstraße de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2021 la komunumo havis 2437 loĝantojn sur areo de 11,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 221 loĝantoj/km². La komunumo situas en la suda parto de la mezalta montaro Odenvaldo.

Abtsteinach
Blazono

Map

Abtsteinach in HP.svg
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Bergstraße
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06207
Poŝtkodo 69518
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6941
Aŭtomobila kodo HP
Oficiala Municipokodo 06431001
Politiko
Komunumestro Rolf Reinhard
Adreso de la administrejo Kirchstraße 2
69518 Abtsteinach
Demografio
Loĝantaro 2437 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 33′ N, 8° 47′ O (mapo)49.5441666666678.7854861111111Koordinatoj: 49° 33′ N, 8° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 498 m
Areo 11,03 km²
Oficiala retejo https://www.abtsteinach.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

En Abtsteinach fontas la rivero Steinach. La komunumo situas inter la montoj Hardberg, Waldskopf, Götzenstein kaj Hohberg.

Ober-Abtsteinach situas inter la montoj en monteta pejzaĝo ĉirkaŭ 450-500 metroj super la marnivelo. Unter-Abtsteinach kaj Mackenheim situas en najbaraj valoj.

Najbaraj komunumojRedakti

Absteinach norde limas al la komunumo Mörlenbach, en la oriento al la komunumo Wald-Michelbach, en la sudo al la komunumo Heiligkreuzsteinach (distrikto Rhein-Neckar en Baden-Virtembergo) kaj en la okcidento al la komunumoj Gorxheimertal kaj Birkenau.

Komunuma dividoRedakti

Abtsteinach konsistas el tri komunumoj partoj. Tio estas Mackenheim, Ober-Abtsteinach kaj Unter-Abtsteinach.

HistorioRedakti

En la praromia tempo en la regiono de Absteinach setlis la keltoj. En la meza epoko la regiono apartenis al la monaĥejo Lorsch. En 1012 unuafoje oni mencias oficiale al Abtsteinach kiel possesa steinah.

ReligiaĵojRedakti

En Ober-Abtsteinach kaj Unter-Abtsteinach estas katolika preĝejo. En Unter-Abtsteinach krome ekzistas kapelo. La preĝejon en Ober-Abtsteinach (St. Bonifatius) oni konstruis meze de la 17-a jarcento. St. Marien, la preĝejo en Unter-Abtsteinach estis konstruita en la 20-a jarcento.

PolitikoRedakti

Komunuma parlamentoRedakti

La komunumaj balotoj de la 14-a de marto 2021 liveris la jenajn rezultojn:

Partioj kaj elektogrupoj %
2021
seĝoj
2021
%
2016
seĝoj
2016
%
2011
seĝoj
2011
%
2006
seĝoj
2006
%
2001
seĝoj
2001
FWV Libera Elektogrupo Abtsteinach 45,5 7 44,0 7 48,0 7 36,6 5 34,4 5
CDU Kristandemokrata Unio de Germanio 38,9 6 40,4 6 30,3 5 43,5 7 41,1 6
SPD Socialdemokrata Partio de Germanio 15,6 2 15,5 2 21,8 3 19,9 3 24,5 4
sume 100,0 15 100,0 15 100,0 15 100,0 15 100,0 15

UrbodomoRedakti

La urbodomo estas en Ober-Abtsteinach.

Eksteraj ligilojRedakti