Rudaki

persa poeto
(Alidirektita el Abu Abdullo Rudaki)

Abdullah Jafar Ibne Mohammed Rudaki (taĝika: Абӯабдуллоҳ Ҷафар Ибни Муҳаммад Рӯдакӣ, persa: ابوعبدالله جعفربن محمدبن حکیم‌بن عبدالرحمن‌بن آدم رودکی) ankaŭ skribita Rudagi aŭ Rudhagi (859-941), estis fama muzikisto, kantisto kaj poeto, kiu estas ĝenerale rigardata kiel la patro de la persa kaj taĝika poezioj[1][2]. La prapatro de klasika taĝika poezio verkis siajn famajn verkojn en la daria lingvo uzante la araban alfabeton[3].

Rudaki
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 859 (0859-11-30)
en Panjrūd, Samanida Imperio
Morto 1-an de januaro 941 (0941-01-01) (81-jaraĝa)
en Panjrūd, Samanida Imperio
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Samanida Imperio vd
Profesio
Alia nomo Рудаки vd
Okupo poeto • muzikistoverkistokantistorapsodo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rudaki sur monbileto el Taĝikio.
Taĝika poŝtmarko pri Rudaki.
Sovetunia poŝtmarko pri Rudaki.

Rudaki ankoraŭ daŭre estas honorata en Irano, Afganio kaj Taĝikio kiel poeto. Liaj samtempuloj titolis lin 'la ustod (instruisto) de la poetoj de la mondo', tiom multe ili fieris pri li. Rudaki verkis pli ol cent mil strofojn, de kiuj nur parteto estis konservita. Unu el la plej famaj versoj de la poeto, diras "Ne ekzistas pli granda ĝojo en ĉi tiu mondo ol vidi la vizaĝojn de geamikoj"[4]. Li faris multajn tradukojn de la araba al la novpersa.

Rudaki estis la poeto de la samanida gvidanto Nasr la 2-a, ĝis li perdis ties favoron en 937. Li mortis en malriĉeco.

En Tehrano (Irano) ekzistas operejo-koncertejo Salono Vahdat (es) kaj en Dusanbe (Taĝikio) la Instituto de lingvo, literaturo, orienta kaj skribita heredaĵo portas lian nomon[5].

Muzeo pri Rudaki redakti

 
Muzeo pri Rudaki en Панҷакент (Panjakento), Taĝikio.

En 1958 UNESKO aperigis rezolucion okaze de la celebrado de la 1100-a naskiĝtago de A. Rudaki[6].

La ricevitaj donacoj okaze de tiu jubileo interalie estis skulptaĵo, tapiŝo, medalo, libroj kaj pentraĵoj troviĝas en muzeo pri Rudaki[7] en Taĝikio.

Sur la muroj oni montras fotojn de la taĝika opero kaj teatraĵo "Rudaki", sed ankaŭ fotojn kaj dokumentojn pri la aktivecoj de la antropologia ekspedicio en la vilaĝo de Panjrud kaj pri la okazigo de la jubileo en 1958 en Pendjikent kaj en Panjrud.

Plie videblas bildoj de la taĝika filmo "Qismat-i Sho’ir" (La sorto de la poeto) de Satim Ulughzoda[6] kaj freskoj de la malnova urbo de Panjakent.

Referencoj redakti

  1. (angla) Hamid Wahed Alikuzai, A concise history of Afghanistan in 25 volumes, vol. 14, Trafford Publishing, 2013 (ISBN 9781490714417, rete legebla [arkivo]), p. 40-41.
  2. (franca) Roudaki, le père de la littérature persane [arkivo] en La revue de Téhéran.
  3. (7 lingvoj) Rudaki Mausoleum
  4. (angla) Tomb of Rudaki.
  5. (taĝika, angla, rusa) Институти забон, адабиёт, шарқшиносӣ ва мероси хаттии ба номи Pӯдакӣ, Academy of Science, Republic of Tajikistan.
  6. 6,0 6,1 (angla) Historia kaj Regiona Studa Muzeo portante la nomon de A. Rudaki
  7. Noto: La muzeo fakte estas unu el la 8 ekspoziciaj haloj de la taĝika historia kaj regiona studa muzeo portante la nomon de A. Rudaki.

Eksteraj ligiloj redakti