Osama Mustafa Hassan Nasr

(Alidirektita el Abu Omar)
Omar Abu Omar – jordana batalemulo vivanta en Britio.

Hassan Mustafa Osama Nasr, konata kiel Abu Omar (naskiĝis en 1963), estas egipta klerikulo kiu vivis en azilo, en Italio post kiam lia islama organizaxjo estis deklarita neleĝa en la 1980-aj jaroj. La 17-an de februaro de 2003, li estis forrabita kiam li promenis al sia moskeo en Milano.

Dek tri monatojn poste, li telefonis el Egipto al sia familio kaj al amikoj. Nasr plendis, ke lin kaptis usonaj agentoj kaj li estis liverita en Egiptio, kie oni turmentis lin. Post tiuj telefonvokoj, li estis denove arestita kaj neniu sciis pri li.

En junio de 2005, itala juĝisto Guido Salvini proklamis skriban ordenon por aresto de 13 personoj, onidire agentoj de CIA.

Laŭ juĝejaj dokumentoj, Nasr estis kaptita kaj liverita al itala-usona aerbazo ĉe Aviano kaj flugis al Ramstein, Germanio, poste al Egiptio.

Egipto rifuzis doni informojn pri kie-eco de Omar.