Maulana Sajido Abul Kalam Ghulam Muhiĝuddin Ahmed bin Ĥairuddin Al-Hussaini Azad (11a de Novembro 1888 – 22a de Februaro 1958) estis hindia sendependiga aktivulo, islama teologo, verkisto kaj veterana estro de la Hindia Nacia Kongreso. Post la sendependigo de Hindio, li iĝis la unua Ministro de Edukado en la hindia registaro. Li estas ofte memorita kiel Maulana Azad; la vorto Maulana estas honora titolo kiu signifas 'Nian Mastron' kaj li adoptis Azad (Libera) kiel sian plumnomon. Lia kontribuo al la establado de la eduka fundamento en Barato estas agnoskita per la celebrado de sia naskiĝtago kiel Nacia Eduktago tra tuta Barato.[1][2]

Abul Kalam Azad
Persona informo
مولانا ابوالکلام محی الدین احمد آزاد‎
Naskiĝo 11-an de novembro 1888 (1888-11-11)
en Mekko
Morto 22-an de februaro 1958 (1958-02-22) (69-jaraĝa)
en Delhio
Religio islamosunaismo vd
Lingvoj urduohindia vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Subskribo Abul Kalam Azad
Familio
Patro Maulana Khairuddin vd
Edz(in)o Zulekha Begum vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoverkistovagolernanto • luktanto por libereco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante junulo, Azad komponis poezion en urdua, same kiel traktaĵojn pri religio kaj filozofio. Li elstariĝis pro sia laboro kiel ĵurnalisto, publikigante verkojn kritikajn de Brita Hindio kaj eksponante la idearon de la hindia naciismo. Azad iĝis la estro de la Ĥilafat Movado, dum kiu li venis en kontakto kun la hindia estro de Mahatma Gandhi. Azad iĝis entuziasma apoganto de la ideoj de Gandhi de neviolenta civila malobeo, kaj kunlaboris por la organizado de la nekunlabora movado kiel protesto kontraŭ la leĝo de 1919 nome "Rowlatt Acts". Azad engaĝiĝis al la idealoj de Gandhi, kiel promocio de Sŭadeŝi (indiĝenaj) produktoj kaj la de Swaraj (memregado) por Hindio. En 1923, estante 35-jaraĝa, li iĝis la plej juna persono kiu servis kiel prezidanto de la Hindia Nacia Kongreso.

En Oktobro 1920, Azad estis elektita kiel membro de fondokomitato por establi la universitaton Jamia Millia Islamia en Aligarh en Utar-Pradeŝo sen helpo el la Brita kolonia registaro. Li helpis en la translokigo de la kampuso de la universitato el Aligarh ĝis Nov-Delhio en 1934. La ĉefa pordego (Pordego No. 7) al la ĉefa kampuso de la universitato estis nomita laŭ li.

Azad en poŝtmarko de 1988 de Barato.

Azad estis unu el la ĉefaj organizantoj de la protestomovado "Dharasana Satyagraha" en 1931, kaj aperis kiel unu el la plej gravaj naciaj estroj de la epoko, elstare estrante la klopodojn de la Hindu–islama unueco same kiel eksponante sekularismoj kaj socialismon. Li servis kiel Kongres-prezidanto el 1940 ĝis 1945, dum kiu oni lanĉis la ribelon Quit India. Azad estis enprizonigita, kun la tuta Kongres-estraro. Li laboris ankaŭ po la unueco Hindu–Islama pere de la gazeto Al-Hilal.[3]

Referencoj redakti

  1. "International Urdu conference from Nov. 10", The Hindu, 7a de Novembro 2010. Arkivigite je 2010-11-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-11. Alirita 2021-12-02.
  2. Chawla, Muhammad (2016). “Maulana Azad and the Demand for Pakistan: A Reappraisal”, Journal of the Pakistan Historical Society 64 (3), p. 7–24. 
  3. Maulana Abul Kalam Azad Biography – Maulana Azad Indian Freedom Fighter – Information on Maulana Azad – History of Maulana Abul Kalam Azad. Alirita 3a de Novembro 2015.

Literaturo redakti

  • Die politische Willensbildung in Indien 1900–1960; 1965 de Dietmar Rothermund
  • Life and Works of Maulana Abul Kalam Azad, from Ravindra Kumar, Atlantic Publishers & Distributors, 1991
  • Maulana Abul Kalam Azad, de Mahadev Haribhai Desai
  • The Educational Ideas of Maulana Abul Kalam Azad, de G. Rasool Abduhu, Sterling Publishers, 1973
  • Maulana Azad ek Muttala de Hakim Syed Zillur Rahman, Jawahar aur Azad, Professor Abdul Qavi Desnavi, Saifia College, Bhopal, 1990.
  • Maulana Azad Aur Bhopal de Hakim Syed Zillur Rahman, Fikro Nazar (Maulana Azad Number), Aligarh Muslim University, Aligarh, 1989, p. 107–112.
  • Pattabhi, Sitaramayya (1946). Feathers & Stones "my study windows". Padma Publications.
  • Nandurkar, G. M. (1981). Sardar's letters, mostly unknown. Sardar Vallabhbhai Patel Smarak Bhavan.