Achille Motteau

francdevena brita esperantisto

Achille MOTTEAU [moTO] (naskiĝis en Francio en 1836, mortis la 3-an de marto 1906 en Londono) estis franca angliĝinta presisto kaj esperantisto, kiu aŭtoris diversajn literaturajn verkojn en franca lingvo.

Achille Motteau
Persona informo
Aliaj nomoj Esperantisto 6266
Naskiĝo 1836
Morto 3-an de marto 1906 (1906-03-03)
en Londono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto • presisto • vortaristo
vdr

Motteau unue estis Volapükisto, ĝis kiam li esperantistiĝis en 1901. Li fondis Esperanto-grupon en Forest Gate kaj verkis la duan muzikon por la poemo La Espero. En 1904 li aŭtoris siaepoke vaste uzatan vortaron Esperanto-anglan.

Motteau estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato[1]. Kelkfoje, li uzis la pseŭdonimon "Esperantisto 6266".

Verkoj redakti

  • Seria Kurso (1903?)
  • Esperanto-Angla Vortaro, 1904

Tradukoj redakti

Notoj redakti

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.