Ackermann Kunstverlag

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La arta eldonejo Ackermann - germane Ackermann Kunstverlag - estas germanlingva libroeldonejo, kiu specialiĝis pri grandformataj artaj kalendaroj. Ĝi fondiĝis jam en 1597 en Munkeno fare de la libropresisto Nikolaus Heinrich, do estas inter la plej malnovaj kaj tradiciaj eldonejoj en Germanio. En 1806 Bavario iĝas reĝlando, kaj la komercisto Ernst August Fleischmann transprenas la libropresejon - li komercas kaj pri libroj kaj pri artaĵoj. Inter la jaroj 1864 kaj 1872 la komercisto Friedrich Adolf Ackermann unue parte, poste tute transprenas la firmaon, kiu ricevas sian nunan nomon. La komercado per altkvalitaj artaj reproduktaĵoj internacie furoras, kaj ĉirkaŭ la jaro 1900 pli kaj pli graviĝas la aldona produktado de artaj poŝtkartoj. En 1928 la zurika eldonisto Walter Claasen transprenas la firmaon, tenas ĝin dum la jaroj de Nazia Germanio, kaj tial post la Dua Mondmilito la firmao relative senkomplike per permeso de la Aliancanoj povas daŭrigi sian laboron. En 1957 Hubertus Weinert transprenas la firmaan gvidadon, poste J. Michael Kathan, en 2007 Michael Kleine - en tiuj jaroj la produktado de altformataj kaj kvalitaj artaj kalendaroj pli kaj pli iĝas la kerna firmaa komerco.

Ackermann Kunstverlag
Ackermann Kunstverlag

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Fondita 1597
Sidejo Munkeno
Lando Germanio
Estr(ar)o Michael Kleine (ekde 2007)
Posedata de Friedrich Adolf Ackermann vd
TTT ackermann-kalender.de
vdr

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti