La Acora Anticiklono (portugale Anticiclone dos Açores) konata ankaŭ kiel Nordatlantika (Subtropika) AnticiklonoBermud-Acora Anticiklono, estas granda subtropikaj duon-permanenta centro de alta atmosfera premo, nome anticiklono, tipe troviĝanta sude de Acoroj en la Atlantika Oceano, ĉe la Ĉeval-latitudoj. Ĝi formas unu poluson de la Nordatlantika oscilado, dum la alia estas la Islanda Malaltaĵo. La sistemo influas la veteron kaj la klimatajn modelojn de ampleksaj areoj de Nordafriko kaj suda Eŭropo, kaj je malpli etendo, al orienta Nordameriko. La arideco de la Sahara Dezerto kaj de la somera sekeco de la Mediteranea Baseno estas ŝulda al la grandskala malaltiĝo de aero en la sistemo. En sia somera sinteno (nome Bermuda Anticiklono), la anticiklono estas centrata ĉe Bermudo, kaj kreas sudokcidentan fluon de varma tropika aero al la Orienta marbordo de Usono. En somero, la Acor-Bermuda Anticiklono estas pli forta. La centra premo ĉirkaŭas 1024 mbar (hPa).

Tropika ondoformaĵo en la Atlantika Oceano.

Tiu alt-prema meteologia modelo montras anticiklonan naturon, cirkulaigante aeron laŭhorloĝe. Pro tiu direkto de movado, afrikorientaj ondoj estas pelitaj laŭlonge de la suda periferio de la Acora Anticiklono el la marborda Okcidenta Afriko al Karibio, Centrameriko, aŭ la Bahamoj, favore al la tropika ciklogenezo, ĉefe dum la uragana sezono.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • The Azores High. WeatherOnline Weather facts. Alirita 2006-11-19.
  • Azores high. Glossary of Meteorology. American Meteorological Society. Arkivita el la originalo je 26 October 2006. Alirita 2006-11-19.
  • Bermuda high. Glossary of Meteorology. American Meteorological Society. Arkivita el la originalo je 19 October 2006. Alirita 2006-11-19.


Koordinatoj: 34° 00′ 00″ Nordo 30° 00′ 00″ Okcidento / 34.0000 °N, 30.0000 °U / 34.0000; -30.0000 (mapo)