Acta Eruditorum (latine por "informo de fakuloj") estis la unua scienca gazeto de Germanaj landoj, publikigita el 1682 al 1782.[1]

Ĝi estis fondita en 1682 en Leipzig fare de Otto Mencke, kiu iĝis ĝia unua eldonisto (ĉefredaktoro), kaj Gottfried Leibniz.[1][2] Ĝi estis publikigita de Johann Friedrich Gleditsch, kaj sekvis la modelon de la franclingva Journal des savants kaj de la itallingva Giornale de'letterati. Acta Eruditorum estis ĉiumonata publikaĵo eldonita en Latina lingvo kaj enhavis resumojn el novaj verkoj, reviziojn, malgrandajn eseojn kaj notojn. Plej el tiuj estis dediĉitaj al naturaj sciencoj kaj matematiko. Ekde ties komenco multaj elstaraj sciencistoj publikigis tie – krom Leibniz, ekz., Jakob Bernoulli, Humphry Ditton, Leonhard Euler, Ehrenfried Walther von Tschirnhaus, Pierre-Simon Laplace kaj Jérôme Lalande sed ankaŭ humanistoj kaj filozofoj kiaj Veit Ludwig von Seckendorff, Stephan Bergler, Christian Thomasius kaj Christian Wolff.

Kvankam Mencke iam interŝanĝis leterojn kaj publikaĵojn kun Isaac Newton, Newton ne estis korespondanto de Acta.[3] La disputo inter Newton kaj Leibniz pri la malkovro de diferenca kalkulo startis pro kontribuo de Leibniz al la numero de Majo 1697 de Acta Eruditorum, reage al kiu Fatio de Duillier, iom ĝenita ĉar li ne aperis en la listo de Leibniz de la plej bonaj matematikistoj de Eŭropo, anoncis, ke Newton estis malkovrinta kalkulon antaŭ Leibniz kaj ke tiu lasta estis probable eĉ dependa el la atingoj de Newton. En la sekva akra polemiko, Acta estis grava polemikero en la partio de Leibniz, multe kiel la Transactions of the Royal Society por la partio de Newton. Mencke klopodis pacigi la polemikon, sed la reagoj el ambaŭ flankoj estis akregaj.[4] Tiu polemiko ankaŭ influis, ke Acta esprimu la senton de nacia kohero kaj difinu la germanan intelektularon ene de la internacia kampo de influaro.[5]

Post la morto de Otto Mencke, Acta Eruditorum estis redaktorita de lia filo, nome Johann Burckhardt Mencke, kiu mortiĝis en 1732. La gazeto ŝanĝis sian nomon tiam kaj estis nomata Nova Acta Eruditorum. Ekde 1754 ĝi estis direktorita de Karl Andreas Bel.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Information on Acta Eruditorum. Arkivita el la originalo je 2012-02-08. Alirita 2015-12-22.
  2. Leibniz, artikolo en Nordisk Familjebok, 2a eld. (en sveda)
  3. H. Laeven, The "Acta Eruditorum" under the Editorship of Otto Mencke[rompita ligilo]: The History of an International Learned Journal between 1682 and 1707, trad. L. Richards, Amsterdam: APA-Holland University Press, 1990, p. 158, 202
  4. H. Laeven, The "Acta Eruditorum" under the Editorship of Otto Mencke[rompita ligilo]: The History of an International Learned Journal between 1682 and 1707, trad. L. Richards, Amsterdam: APA-Holland University Press, 1990, p. 177-178
  5. H. Laeven, The "Acta Eruditorum" under the Editorship of Otto Mencke[rompita ligilo]: The History of an International Learned Journal between 1682 and 1707, trad. L. Richards, Amsterdam: APA-Holland University Press, 1990, p. 215

Referencoj redakti