Aculeata estas subklado de Himenopteroj. La nomo estas referenco al difina trajto de la grupo, kiu estas la modifo de ovodemetilo en pikilo (tiel, la grupo estis nomita "pikilaj vespoj", kvankam la grupo enhavas kaj formikojn kaj abelojn). Alivorte, la strukturo kiu estis origine por ovodemetado estis modifita por liveri venenon. Ne ĉiuj membroj de la grupo povas piki; granda nombro ne povas, ĉu ĉar la ovodemetilo estas modifita diference (kiel por ovodemeti en fendoj), ĉu ĉar ĝi perdiĝis samtempe. Granda parto de la klado estas parazitaj.

Germana vespo: Vespedoj estas unu el la taksonaj grupoj de Aculeata.

Tiu grupo inkludas abelojn kaj formikojn kaj ĉiujn el la bonsociemaj Himenopteroj. Oni supozis, ke la posedo de venena pikilo estas unu el la gravaj trajtoj kiuj helpis la evoluon de sociaj kutimaro, ĉar ĝi havigas nivelon de kontraŭ-predanta defendo rare atingita de aliaj senvertebruloj.

Eksteraj ligiloj redakti