Ada Csiszár

hungara esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

CSISZÁR Ada [ĉisar ada] (naskiĝis la 20-an de marto 1930 en Julivci-Vinogradov (hungare Szőlősgyula) mortis la 20-an de novembro 2007) estis hungara esperantisto, ŝtatano de Hungario ekde 1975. Ŝi estis prizorganto de la spirita postlasaĵo de Kolomano Kalocsay. La plumnomoj de Ada CSISZÁR estas: Eta; Roza Dornpik; Eta Szigeti-Kardos). Ŝia naskonomo estis M. Szabó Ada.

Ada Csiszár
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1930 (1930-03-20)
en Djula
Morto 20-an de novembro 2007 (2007-11-20) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Gyula Csiszár
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝia patro estis ĵurnalisto. Pro politikaj kaŭzoj (la patrino estis baronino) la familio devis fuĝi kaj ĝi trovis azilon en Hungario. Ŝia edzo Gyula Csiszár (1903-1986) estis renoma skulptisto. Ŝi ŝanĝis la edzinan nomon Csiszár Gyuláné al Csiszár Ada en 1975.

Ili ne havis infanon. Ŝi laboris kiel ĵurnalisto kaj bibliotekisto ĉe taga gazeto.

Esperantisto kaj HEA-membro de 1966, komitatano 1973/86, prezidiano 1977/86. UEA-FD ekde 1985. Sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio 1983/89.

Verkaro redakti

 
Kovrilpaĝo de Domfabriko; 1975

Editorado redakti

  • DEK PRELEGOJ de K. Kalocsay (1985)
  • DIINO HERTHA (postlasitaj noveloj,1992)
  • VERSOJN ONI NE AĈETAS (1992)
  • ANDREO CSEH (La gaja stelo kiel edzperanto, 1996)
  • EN SUPERLATIVO (Poemoj dediĉitaj al Kalocsay, 2001)
  • JOHANO LA BRAVA (Bildrakonto, 1997)
  • FABELARBO (2003)
  • POSTRIKOLTO (2004)
  • EN NACIA VESTO (Poemoj de Kalocsay en nacilingvaj tradukoj, 2004)
  • DISSEMITAJ FLOROJ (2005)
  • SELEKTITAJ LETEROJ DE K. KALOCSAY (2006)
  • EL LA POŜTKESTO DE K. KALOCSAY (2007).

Multaj artikoloj en: Hungara Esperantisto, Hungara Vivo, Hungara Fervojista Mondo, Budapeŝta Informilo, Eszperantó Magazin, Világ és Nyelv, Eventoj, Debrecena Bulteno, Literatura Foiro, Fonto, Nova Espero, 30 recenzoj en la ret-katalogo de UEA. Redaktado de la Bultenoj de ASKK.

Kunfondinto de la Kalocsay-memorĉambro en Abaújszántó (1983). Iniciatinto de la "Internacia Komitato por Honoro al K. Kalocsay" (1983). Fondinto kaj prezidantino de la Amika Societo de d-ro Kálmán Kalocsay Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine (1991).

Distingoj redakti

"Por la paco" (1984); "Por la Socialisma Kulturo" (1987); "Honorsigno de HEA" (1992).

Eksteraj ligiloj redakti