Adalaroj (ruse Адалары), foje nomataj ankaŭ rokoj-ĝemeloj, estas du negrandaj enakvaj rokoj en la Nigra maro apud la loĝloko Gurzufo.

Adalaroj (Krimeo)
Adalaroj (Krimeo)
DMS
Vidaĵo al la rokoj (maldekstre videblas la monto Ajudago)

La minimuma distanco inter la rokoj kaj la bordo estas ĉ. 250 metroj; la minimuma distanco inter ili estas proksimume 60 metroj. La diametro de la rokoj estas ĉ. 20-30 metroj, la alto — 35 kaj 48 metroj. La mar-profundo ĉe la bazoj de la rokoj estas inter 14 kaj 38 metroj.

Laŭ la deveno la rokoj estas "rokoj-forpelitoj": antaŭe ili estis parto de la Krimea montaro, sed iumomente apartiĝis de ĝi kaj malrapide moviĝis malsupren (same kiel la fama roko Ruĝa Ŝtono).

En la 19-a jarcento sur la pli proksima roko estis konstruita restoracio, kiu ekzistis ĝis la Granda Krimea Tertremo (1927).

La rokoj estas unu el la simboloj de Gurzufo kaj de la tuta Suda bordo de Krimeo. Kune kun ili kaj la fona monto Ajudago la Gurzufa kreko prezentas tre pentrindan vidaĵon.

Laŭ unu el la plej famaj krimeaj legendoj la rokoj estas du ŝtoniĝintaj fratoj, kiuj ne obeis sian instruiston-edukiston kaj uzis la magiajn ilojn (kiuj ebligis al ili veturi sur la mar-fundo kaj vidi la marajn trezorojn) por malnoblaj celoj.