Adam Fumée (1430-1494) estis Sinjoro de la Rokoj, matematikisto[1], poeto, historiisto[2], petomajstro[3] de la Reĝa Konsilio, kuratoro de la franca sigelaro, kanceliero de Francio, kaj kuracisto de la reĝoj Karlo la 7-a, Ludoviko la 12-a kaj Karlo la 8-a, filo de Pierre Fumée (1365-1425) kaj Marie Berthelot (1410-1452). Li fariĝis doktoro en la Universitato de Montpellier en la 1-a de aprilo 1457[4].

Adamo Fumeo
(1430-1494)
medicus Francicus
medicus Francicus
Persona informo
Naskiĝo 1430
en Bazelo,   Svislando
Morto novembro 1494
en Bazelo,   Svislando
Alma mater Universitato de Montpellier
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En 1464, Ludoviko la 11-a lin nomumis majstro pri petoj de la kortego. Kiam Ludoviko la 11-a subskribis la Traktaton de Kaeno, en la 23-a de decembro 1465, kune kun Francisko la 2-a el Bretonio (1435-1488), li akompanis la reĝon. En la 9-a de januaro 1478, en la feŭdo de la reĝo, nome, la Kastelo de Plessis-du-Parc-lèz-Tours, li subskribas alian gravan reĝan patenton ĉeeste de sennombraj konsilistoj.

En 1479, li estis nomumita kuratoro de la reĝa sigelaro, li eksoficis la kancelieron Pierre Doriole (1407-1485), kaj konserviĝas en la posteno ĝis 1483. Tiamaniere ke en la 2-a de septembro 1482, ankoraŭ en la Kastelo de Plessis-du-Parc-lèz-Tours li subskribas plian reĝan patento-leteron. Eke 1492, li fariĝas je la dua fojo, kuratoro de la franca sigelaro, nomumita de Karlo la 8-a, post la morto de la kanceliero Guillaume de Rochefort (1433-1492), krom tio la reĝo permesas al li daŭre ofici kiel petomajstro.

Li unue edziĝis al Jeanne Pellorde kaj poste al Thomine Ruzé, vidvino de Jean Bourdelot kaj filino de Jean Ruzé, Senjoro de Beaulieu. Li mortis en novembro 1494 kaj estis sepultita en la kapelo de la kastelo de Roches-Saint-Quentin, apud Loches, lia lasta loĝejo. Lia vidvino, Thomine Ruzé, mortis du semajnojn post li.

Lia biblioteko, kiu estis unu el la plej splendaj de sia epoko, estis vendita iom post sia morto al la libristo Jean Camusat (m. 1639).[5]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Biographie universelle, Volume 1, François Xavier de Feller
  2. France: dictionnaire encyclopédique. 12 tom, Volume 8
  3. Petomajstro estis altranga titolo en Francio kaj aliaj landoj eŭropaj ekde la mezepoko por altstaraj magistratanoj kaj altrangaj administraj oficistoj.
  4. Le Règne de Charles VII, d'après M. Henri Martin et d'après les sources contemporaines, Maurice Tardieu, 1891
  5. Le Bibliophile français (Paris. 1868): gazette illustrée des amateurs de ...