Adam Hilari Hurinoviĉ (beloruse Адам Гіляры Гурыновіч 13/25-an de januaro 1869, bieno Kavali, apud Mjadzel23-an de januaro 1894, laŭ aliaj faktoj 14-an de januaro 1894, 17-an de januaro 1894, bieno Kristinopal, apud Vilejka)[1],[2] — belorusa poeto, folkloristo. Devenis de nobela familio.

Adam Hurinoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1869 (1869-01-13)
en Kavali
Morto 23-an de januaro 1894 (1894-01-23) (25-jaraĝa)
en Zol'ki
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Q29897367 • Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Teknologio vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum 1879-1887 studis en lernejo en Vilno; dum la jaroj 1887-1893 studis en Peterburga teknologia instituto (pro malsano la studado rompis). Kolektis etnografiajn materialojn. En la jaro 1893 liaj kolektoj estis eldonitaj en Krakovo. Estro de fondita en la jaro 1889 konspira "Rondeto de junularo pola-litova-belorusa kaj ukrainia". Mondkoncepto de Hurinoviĉ estis formuligita sub influo de marksismo kaj ideoj de nobeldevenaj ruslandaj revoluciuloj de la jardeko 1880-a. En poezio estis sekvanto de Franciŝak Baguŝeviĉ, verkis pole, beloruse, ruse. Tradukis el pola, ukraina, rusa lingvoj. Estis arestita pro revolucia agado en la jaro 1893 en Vilno, estis transportita en Sankt-Peterburgo. Samjare, pro malsano estis sendita en patra bieno sub policia observo, kie mortis pro variolo.

Unuafoje, liaj versoj estis eldonitaj en la jaro 1921. Nomo de la poeto estis donita al strato en Mjadzel.

Notoj redakti

  1. Адам Мальдзіс: Краязнаўчая адысея[rompita ligilo] beloruse// «Голас Радзімы»
  2. Сяргей Макарэвіч:Выпраўляем памылкі Arkivigite je 2016-03-13 per la retarkivo Wayback Machine beloruse// Вялейка-інфо

Fonto redakti

  • Маракоў Л. У. Рэпрэсаваныя літаратары, навукоўцы, работнікі асветы, грамадскія і культурныя дзеячы Беларусі, 1794-1991. Энц. даведнік. У 10 т. Т. 1. - Мн.; 2003. ISBN 985-6374-04-9