Adam Mez (naskiĝis la 8-an de aprilo 1869 en Friburgo, mortis en 1917) estis svisa sciencisto, orientalisto kaj arabisto.

Adam Mez
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1869 (1869-04-08)
en Freiburg
Morto 29-an de decembro 1917 (1917-12-29) (48-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo orientalistohistoriisto
vdr

Li studis juron kaj ŝemidan lingvaron. En 1892 doktoriĝis pri Historio de la urbo Harran en Mezopotamio ĝis la araba invado. Komence de la 20-a jarcento vojaĝis tra Proksima Oriento kaj ekinteresiĝis pri la araba kaj islama kulturoj. Li mortis en 1917 antaŭ fino de sia plej fama verko sub la titolo Renesanco de islamo.

La libro eldoniĝis en 1922. Ĝi iĝis unu el la fundamentaj legaĵoj por personoj dezirantaj koni la araban kaj islaman kulturojn de la 10-a jarcento. La libron oni kun sukceso tradukis al eŭropaj lingvoj, kaj ankaŭ al la araba.